Konrad MARTIN (naskiĝinta la 18-an de majo 1812 en Geismar, mortinta la 16-an de julio 1879 en Mont-Saint-Guibert) estis germana teologo kaj episkopo de Paderborn.

Konrad Martin
Persona informo
Naskiĝo 18-an de majo 1812 (1812-05-18)
en Geismar
Morto 16-an de julio 1879 (1879-07-16) (67-jaraĝa)
en Mont-Saint-Guibert
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Reĝlando Prusio vd
Alma mater Munkena universitatoUniversitato Marteno Lutero de Wittenberg-HalleUniversitato de WürzburgUniversitato de Monastero vd
Profesio
Okupo katolika sacerdoto • katolika episkopo vd
Aktiva en Paderborn vd
episkopo de Paderborn
Dum 1856–
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

 
Konrad-Martin-domo en Bad Kösen

Post studoj de orientalaj lingvoj en Halle (Saale) Martin studis teologion katolikan en Munkeno kaj Würzburg kaj ordinitis en la 27.2.1836 en Kolonjo. Li estis estro de la gimnazio en Wippersfürth, instruisto pri religio ĉe la Katolika gimnazio kolonja kaj ekde 1844 profesoro pri teologio en Bonn. Li ankaŭ estis inspektisto de la konvikto en Bonn.

Elektite en 1856 episkopo li senlace engaĝiĝis por la fortigo de katolikismo en diasporo-regionoj endioceza en Turingio kaj Saksio. En Paderborn li starigis konvikton, en Heiligenstadt seminarion porknaban, li ebligis la fondon de pluraj novaj paroĥujoj, eĉ la konstruon de novaj kirkoj en protestantismaj komunumoj.

En siaj skribitaĵoj »Ein bischöfliches Wort an die Protestanten Deutschlands« (1864) kaj »Zweites Wort« (1866) li varbadis protestantojn por katolikismo; fakte kelkfoje li sukcesis, ankaŭ en la volo ke infanoj el konfesie miksitaj geedzecoj baptatu laŭ katolika rito. Kun konservativaj luteranaj pastoroj li eĉ disputis pri la bonvenega reveno de protestantoj en la sinon katolikan; krome li favoris al laboron de jezuitoj ĉie kaj ĉiam.

En 1869 li vokitis kiel partoprenonto ĉe la Unua Vatikana Koncilio estonte membro de la dogmatika kongregacio. Li ege jesas la papan neeraripovon kaj verkade eĉ defendis tion (»Die Arbeiten des vatikanischen Konzils«, 3-a eldono, Paderborn 1873; »Vaticani concilii documentorum collectio«). Kulturbatalon li komparis al la persekuto de kristanoj sub Diokleciano. Li kondamnitis plurfoje pri monpunoj kaj arestitis finfine en 1874 surburge. En januaro 1875 li ŝtate deklaritis maldungita kaj enkarcerigitis en Wesel. En somero 1875 li sukcesis fuĝi al Belgujo.

Aliaj verkoj redakti

  • »Lehrbuch der katholischen Religion für höhere Lehranstalten« (15-a eldono, Mainz 1873, du volumoj)
  • »Lehrbuch der katholischen Moral« (kvina eldono, Mainz 1865)
  • »Die Wissenschaft von den göttlichen Dingen« (tria eldono, Mainz 1869)
  • »Drei Gewissensfragen über die Maigesetze« (anonime, Mainz 1874: ties unua eldono metitis sur la Indekso de malpermesitaj libroj),
  • »Katechismus des römisch-katholischen Kirchenrechts« (Münster 1875)
  • »Drei Jahre aus meinem Leben« (Mainz 1877, tria eldono 1878)
  • »Blicke ins Jenseits« (Mainz 1878) u. a.
  • »Kanzelvorträge« (kolekto en sep volumoj pri predikoj liaj, Paderborn 1882–90)

Fonto redakti

Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 13. Leipzig 1908, p. 367 (tie ĉi interrete)