Koolkerke

Koolkerke estas vilaĝo en belga provinco Okcidenta Flandrio kaj ekde 1971 partkomunumo de la provinca ĉefurbo Bruĝo. Ĝi havas areon van 4,17 km². En 2012 estis 3360 loĝantoj. Koolkerke situas nordoriente de la urbocentro de Bruĝo.

Koolkerke
vilaĝo
municipality section (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 8000
Demografio
Loĝantaro 3 361  (2014) [+]
Loĝdenso 806 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 51° 15′ N, 3° 15′ O (mapo)51.24173.2497Koordinatoj: 51° 15′ N, 3° 15′ O (mapo) [+]
Alto 2 m [+]
Areo 4,17 km² ( 417 ha) [+]
Koolkerke (Okcidenta Flandrio)
Koolkerke (Okcidenta Flandrio)
DEC
Situo de Koolkerke

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Koolkerke [+]
vdr
Blazono de Koolkerke
Bildo de Koolkerke, kun centre la Sankta Nikolao-preĝejo kaj fone la Ventoturbinoj en la haveno de Zeebrugge.

Historio

redakti

Kvankam estas trovitaj romiaj restaĵoj, nur ekde la 12-a jarcento ekzistas la vilaĝo. La nomo Coolkercke unuafoje estas menciita en la jaro 1243. Antaŭe la malnova marbranĉo Zwin, kiu liĝis Bruĝon al la maro, situis flanke de la vilaĝo; poste ĝi estis anstataŭita per kanalo. En la 17-a jarcento estis konstruitaj du fortikaĵoj, la Fort Lapin sude de Koolkerke kaj la Fort van Beieren, kies restaĵoj ankoraŭ nun videblas.

Vidindaĵoj

redakti
  • La Sankta Nikolao-preĝejo datiĝas de 1860 sed restas partoj el la 14-a jarcento. La unua preĝejo estis konstruita ĉirkaŭ 1150.
  • La pastrejo
  • Kelkaj malnovaj farmbienoj
  • La kasteloj Ten Berghe kaj De Groene Poorte
  • La Fort Van Beieren (Fortikaĵo de Bavario)

Politiko

redakti

Koolkerke havis propran komunuman estraron ĝis la anekso al Bruĝo en 1971. Jen la listo de estroj:

  • Pierre Van Rolleghem (1800-1807)
  • Philippe De Neve (1807 -1814)
  • Johannes Peckelbeen (1814-1819)
  • Johannes Strubbe (1819-1830)
  • Carolus Slabbinck (1830-1836)
  • Louis-Casimir van Caloen (1836-1842)
  • Franciscus Schillewaert (1842)
  • Edouard de Knuyt (1843-1861)
  • Jacobus Strubbe (1861-1879)
  • Charles Tanghe (1879-1884)
  • Alphonse van Caloen (1885-1927)
  • Willem Demets (1927-1930)
  • Firmin Pacqué (1931-1953)
  • Jozef Dobbelaere (1953-1965)
  • Maurice De Grande (1966-1970)

Eksteraj ligiloj

redakti