Korkateteradokoronariangiografio (CAG) estas pere de katetero kaj kontrastlikvo kartografi (angiografio) de la koronariaj arterioj de la koro. Krom tio oni povas mezuri premojn en la koro pere de dekstro-kateterado.

Flegejo el 2010
Koronariangiogramo

La koro estas provizata de oksigeno per ĉirkaŭaj korangioj aŭ koronarioj.

Estas du koronariaj arterioj (arteriae coronariae) kiuj provizas la dekstran kaj maldekstran parton de la koro per oksigenriĉa sango. La maldekstra koronaria arterio disbranĉiĝas en la cirkumflekso kaj la ramus interventricularis anterior. En la ingveno oni ŝovas, post loka anestezo, per nadlo en la dekstra aŭ maldekstra femura arterio (arteria femoralis) enkondukilon. Tra tiu enkondukilo sango ne povas eskapi, sed oni tamen povas enŝovi ion internen. Per ĉi tiu sistemo oni povas enŝovi kateteron kun gvidfadeno tra la arterio al la koro.