Kornél Szilvay [silvai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szilvay Kornél estis hungara inĝeniero, fajroestingisto, inventisto.

Kornél Szilvay [1] naskiĝis la 25-an de julio 1890 en Budapeŝto. Li mortis la 8-an de septembro 1957 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Kornél Szilvay jam en 1903 aliĝis al memservaj fajroestingistoj. Li frekventis industrian altlernejon en sia naskiĝurbo, poste li estis fajroestingisto en fabriko. En 1914 li estis membro de la fajrobrigado de Budapeŝto. Baldaŭ li estis nomumita fajrobrigadestro de Budapeŝto. Li havis multajn patentojn, inventaĵojn:

  • klapo, kiu faras fermon post varmego
  • pumpilo naĝanta
  • ŝranko kontraŭstaranta fajron kaj eksplodon
  • aŭtomata telegrafo (depost tuj fajro)
  • estingado per konvena gaso.

Lia inventaĵo la - seka estingado aŭ estingado per pulvoro - (1925) faris tutmondan sukceson en Parizo en 1929. Menciindas lia ago dum incendieto en Baziliko Stefano la 1-a (Budapeŝto), kie oni estingis per akvoŝprucoj, tamen li ordonis samtempan forpumpiladon, tial la freskoj kaj aliaj artaĵoj restis en akceptebla stato.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Szárazoltás (1941)

Memorigiloj redakti

  • medalo farita en 2015

Fontoj redakti