Kos (insulo)

(Alidirektita el Koso)

Kos (greke Κως, turke İstanköy) estas insulo de Grekio ĉe la marbordo de Kario. Ĝi havis en la 2011-a jaro 33.388 loĝantojn. Ĝia larĝeco estas 52 km, ĝia longeco 10 km. La plej alta monto estas 875 metrojn alta.

Kos
greke Δήμος Κω
2011 Dimos Ko.png

ŜtatoGrekio
RegionoSuda Egeo
DistriktoKos

Komunumaj distriktoj3

Supermara alteco846 m [+]
Koordinatoj36° 49′ N, 27° 7′ O (mapo)36.81527777777827.110277777778Koordinatoj: 36° 49′ N, 27° 7′ O (mapo)
ĈefurboKos
- koordinatoj36° 49′ N, 27° 7′ O (mapo)36.81527777777827.110277777778Koordinatoj: 36° 49′ N, 27° 7′ O (mapo) [+]

Areo290,313 km² (29 031 ha)

Loĝantaro33 388 (2011) [1]

HorzonoUTC+02:00, UTC+03:00 [+]
Poŝtkodo853 xx [+]
LAU6401

Urbodistriktoj6
Kos

Commons-logo.svgVikimedia Komunejo:  Kos [+]
Retpaĝaro: http://www.kos.gov.gr [+]
Information icon.svg
vdr
Kos, haveno

HistorioRedakti

En la antikveco la insulo famiĝis pro siaj vino, amforoj, ŝmiraĵoj bonodoraj kaj vestaĵoj diafanaj (Coae vestes). La antaŭa ĉefurbo Astypalaia estis en la okcidento de la insulo. La posta ĉefurbo (Kos, samnoma kiel la insulo) fondiĝis en 366 antaŭ nia erao fare de anoj de aliaj urboj de la insulo. Ĝi havis tre grandan havenon kaj fortajn murojn, proksime de la nordorienta promontoro Skandarion. Tertremoj skuis la insulon ofte; rezistis nur la muroj de Kos, Antimaĥia kaj de kelkaj aliaj urboj. Ilin plifortigis la anoj de la Malta Ordeno kaj ŝanĝis en imponajn burgojn (ekde 1310). Ĝis 1523 daŭris la regado ilia; nur post longa batalado okupis la insulon la Turkoj; ĝi iĝis parto de la distrikto Ĝesairi Bahri Sefid. Ĉefaj eksportaĵoj estis ĝis la Unua mondmilito vinberoj (en la direkto de Triesto) kaj grapoloj (al Aleksandrio). La trafikon internacian sekurigis vaporŝipoj de Aŭstrio-Hungario kaj de Britio.

Medicinhistorie gravis la insulo ankaŭ. La Asklepieion estis medicina lernejo kaj kuracejo. Laŭtradicie ĝi estas la patrujo de Hipokrato. Longe oni vane serĉis ties spurojn. ankaŭ la elstaruloj Paton kaj Hicks malsukcesis. Sed R. Herzog de Tübingen, kiu elfosis jam antaŭe ĉe aliaj lokoj de la insulo, estis pli bonŝanca. Apogite fare de la Impiestra arkeologia instituto germana, la Akademio berlina, la registaro de Virtembergo i.a. li apertigis en 1902/03 la plej grandan parton de la areo kuraceja. La lastaj konstruaĵoj estis de 155 de nia erao. Ekde la 4-a jarcento la kristanoj konstruis tie preĝejojn.

FontoRedakti

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 11. Leipzig 1907, p. 521, kio legeblas tie ĉi interrete.

ReferencojRedakti

  1. Archived 2015-06-27 at the Wayback Machine (MS Excel; 2,6 MB)

Eksteraj ligilojRedakti