Krato de MalosKrateso de Malos (aŭ Malo, en Malgranda Azio, 180 a.n.e. -150 a.n.e.) estis greka kartografo, gramatikisto kaj filozofo de la skolo de Stoikismo, direktoro de la biblioteko de Pergamo.

Krato de Malos
Persona informo
Naskiĝo
en Mallus
Morto
Lingvoj antikva greka
Okupo
Okupo filozofobibliotekisto
vdr

Krom lia agado kiel filozofo, lia plej grava kontribuo estis la konstruado de la unua sfera mondo, aldonante novajn kontinentojn al la tiam konata "Ekumene", tro malgranda rilate al la grando de la Tero determinita de la kalkuloj de Eratosteno. Tiu ŝajna malekvilibro, neakceptebla fare de la greka kulturo, kiu atribuis grandan gravon al aferoj kiel la harmonio kaj la ekvilibro de la Universo, estis solvita de Krato per la aldono de aliaj “kontinentoj”, kio estis la origino de mitaj lokoj kiel la Antipodoj kaj la granda aŭstra kontinento konata kiel Terra Australis.

Li alvenis en Romon en 168 aŭ 159 a.n.e. kiel parto de greka ambasado. Lia restado tie, dekomence supozita mallongdaŭra, devis plilongiĝi post falo al kanaleto kaj rompo de kruro. Dum la tempo kiun li pasigis por rekuperado, li transpasigis siajn konojn al la membroj de la romia elito, kaj prelegis pri la klasikaj grekoj. Li organizis bibliotekojn en Romo, kaj instruis laŭ la kriterio de la anomalio (kun emfazo al esceptoj).

Vidu ankaŭ redakti