Kremo

(Alidirektita el Kremaĵo)

Kremo estas tiu pli grasa parto de lakto, kiu post kelktempa senmovo leviĝas al la supro kaj kiun oni buterigas per kirlado, batado. Kutime ĝi enhavas de 10% ĝis 30% da graso.

Taso da ĉokolado kun batita kremo.

Oni parolas pri acida, dolĉa, batita kremo.

Kremo estas ankaŭ oleeca ŝmiraĵo [1], uzata kiel kuracilokosmetikaĵo : belecokremo, razkremo; laŭ tiu difino, ĝi estas sinonimo de pomado[2].

Referencoj redakti

  1. Plena Ilustrita Vortaro 2002, p. 621
  2.    Kremo en ReVo kaj    Pomado en ReVo : medikamentakosmetika ŝmiraĵo.