Krimeo estas nia estas la titolo de libro kiun verkis la finndevena sveda ĵurnalisto Kalle Kniivilä. La Esperanta versio de la libro aperis en 2015 ĉe Mondial. En la sama jaro la libro estis publikigita en la sveda kaj finna.

Krimeo estas nia
Aŭtoro Kalle Kniivilä
Eldonjaro 2015
Urbo Novjorko
Eldoninto Mondial
Paĝoj 152
ISBN 9781595692948
vdr

Kalle Kniivilä vojaĝis al Krimeo kaj poste al Kievo por renkontiĝi kun lokanoj kaj esplori iliajn poziciojn rilate okazaĵojn kaj sekvojn de la politika krizo en Krimeo. En la libro li citas kaj komentas la kolektitajn intervjuojn, inkluzive tiujn kun esperantistoj.

Enhavo

redakti

La ĉapitroj de la libro estas la jenaj:

  • Sopiro al Sovetio
  • Invado el nenie
  • Sur aneksita tero
  • Ruslingva kranio
  • Perfidulo ĉiam restos perfidulo
  • Verŝajne Stalino tamen pravis
  • La urbo de la rusa honoro
  • La historio nin absolvos
  • La malpermesitaj vortoj
  • La elpelitoj
  • Imperiaj revoj

Bibliografiaj indikoj

redakti

Kniivilä, K.: Krimeo estas nia. Mondial, Novjorko, 2015, 152 paĝoj, ISBN 9781595692948

Reagoj en amaskomunikiloj

redakti

La titolo de la libro estis uzita kiel titolo de la artikolo en la rusa ĵurnalo Novaja Gazeta, dediĉita al la rusia esperanto-komunumo.[1]

Eksteraj ligiloj

redakti

Prezento fare de la aŭtoro

redakti

Intervjuoj de la aŭtoro

redakti

Recenzoj

redakti

Referencoj

redakti
  1. Наталия Зотова (2015-07-25) Krimeo estas nia (ruse). Novaja Gazeta. Arkivita el la originalo je 2018-12-22. Alirita 2018-12-22.