La Aŭstralia arbaranasoKrinanaso (Chenonetta jubata) estas anaso el la subfamilia grupo de Anasenoj troviĝanta tra multe de Aŭstralio.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Krinanaso
Krinanaso, masklo
Krinanaso, masklo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Anseroformaj Anseriformes
Familio: Anasedoj Anatidae
Genro: Chenonetta
Specio: Ch. jubata
Chenonetta jubata
(Latham, 1816)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Ino

Ĝi estas la ununura vivanta specio en la genro Chenonetta.

Tradicie lokigita en la subfamilio de Anatenoj (plaŭdanasoj), ĝi povus fakte aparteni anstataŭe al la subfamilio de Tadornenoj (tadornoj).[1]

La Ringanaso povus esti ties plej proksima vivanta parenco.[2]

Taksonomio redakti

La nefluga specio de Novzelando nome Chenonetta finschi (Finŝa anaso) kiu supozite konstituis monotipan genron (Euryanas) estis fine konsiderata kiel apartenanta al Chenonetta.[3] Ĝi iĝis formortinta antaŭ scientistoj povus akurate zorgi pri la novzelanda birdofaŭno, sed eble tiom malfrue kiom ĝis 1870 (baze sur informo pri nefluga ansero kaptata en Opotiki.[4])

Distribuado kaj habitato redakti

La Krinanaso estas disvastigata en Aŭstralio, inklude Tasmanion.

La Krinanaso troviĝas en herbejoj, malfermaj arbaroj, humidejoj, inunditaj paŝtejoj kaj laŭlonge de la marbordo ĉe insuletoj kaj golfetoj.

Ĝi estas komuna ankaŭ en farmoj kun akvorezervejoj, same kiel ĉe rizkampoj, forkanaloj kaj ĉe urbaj parkoj. Ili ofte troviĝantas ĉe pli profundaj lagoj maltaŭgaj por manĝo de aliaj akvobirdoj, sed ili preferas manĝi surtere.

Aspekto redakti

 
Ino (proksime) kaj masklo (iom pli malproksime)
 
Ino

Tiu anaso 45–51 cm longa aspektas kiel malgranda ansero, kaj manĝas ĉefe per paŝtado laŭ aroj.

Temas pri specio kun klara seksa duformismo. La masklo estas grizeca kun tre malhelbrunaj kapo kaj kolo kaj tre markate makuleca brusto. La flankoj estas helgrizaj, sed de proksime videblas fajnega grizblanka strieco. La beko estas nigreca kaj la kruroj malhelgrizaj.

La ino havas ne tiom malhelan kapon, blankecajn striojn super kaj sub la okulo kaj makulecajn subajn partojn. Ambaŭ seksoj havas grizajn flugilojn kun nigraj unuarangaj kaj blanka speguleto.

Junuloj similas al ino, sed estas pli helaj kaj kun pli strieca brusto.

Simila specio redakti

La Krinanaso povas esti distingata el la Nanansero, specio Nettapus, kiuj estas pli malgranda, havas tre klarajn vizaĝajn markojn kaj estas kutime vidata surakve. Fajfanasoj de la genro Dendrocygna havas pli longajn krurojn kaj kolojn, pli grandajn anasecajn bekojn kaj tendencas piediri pli rekte. Dumfluge la Aŭstralia arbaranaso estas la ununura anaso kun blankaj duarangaj kaj malhelaj flugilplintoj.

Kutimaro redakti

Alvoko redakti

La plej komuna alvoko estas laŭta, ascenda sono gnaŭ.[5] La maskla alvoko estas pli mallonga kaj pli altatona ol ĉe inoj. Ankaŭ estas babileca staccato ĉe aroj.[5]

Flugo redakti

La Krinanaso fluĝas malrapide kaj malalte tra la arboj kaze de ĝenado. Foje ĝi povas flugi rapide kaj lerte. Ĝi estas bonkvalita fluganto.

Reproduktado redakti

 
Patrino kun anasidoj
 
Chenonetta jubata - MHNT

Krinanaso nestumas en arbokavaĵoj aŭ en nestoskatoloj super aŭ ĉe akvo. La nesto estas farata el amaso de [[lanugo ]]. La ino demetas 9–11 kremoblankecajn ovojn, kiuj estas similaj al tiuj de la Mandarenanaso.[5] La ino kovas dum la masklo staras kontrole. Kiam la anasidoj pretas elnestiĝi, la patrino flugas surgrunden kaj la anasidoj elsaltas surgrunden kaj sekvas siajn gepatrojn. Kiel ĉe la maskloj de Mandarenanasoj, ankaŭ tiuj maskloj zorgas siajn idojn deproksime kune kun siaj inoj.

Manĝo redakti

La Krinanaso manĝas herbojn, trifoliojn kaj aliajn, kaj eventuale, insektojn. Ĝi estas rare vidata ĉe malferma akvo, preferente manĝi per plaŭdado en neprofundajn akvojn, aŭ en herbejoj kaj terkultivejoj.

Protektado redakti

Krinanaso estas disvastigata en siaj teritorioj. Tiu specio profitis el agrikultura disvolviĝo, pro la kreado de akvorezervejoj kaj lagetoj. Ĝi estas klasita kiel ĉasbirdo, kaj estas mortigata de ĉasistoj. Ĝi estas ankaŭ konsiderata kiel plago, ĉar ĝi damaĝas rikoltojn kaj paŝtejojn. Tamen tiu specio ne estas minacata, kaj ties nombroj estas stabilaj.


Variaj vidoj kaj plumaroj redakti

Referencoj redakti

  1. (1996) “Molecular Relationships Within Australasian Waterfowl (Anseriformes)”, Australian Journal of Zoology 44, p. 47–58. doi:10.1071/ZO9960047. 
  2. (July 1999) “Phylogeny and Biogeography of Dabbling Ducks (Genus: Anas): A Comparison of Molecular and Morphological Evidence”, The Auk 116, p. 792–805. 
  3. (2002) “Relationships, adaptations, and habits of the extinct duck 'Euryanas' finschi”, Notornis 49, p. 1–17.  [rompita ligilo]
  4. Tennyson, A. (2006) Extinct Birds of New Zealand. Wellington: Te Papa Press. ISBN 978-0-909010-21-8.
  5. 5,0 5,1 5,2 Pizzey, G. and Knight, F. (1997). Field Guide to the Birds of Australia. Angus and Robertson, Sydney.
  • Madge, Steve & Burn, Hilary (1987): Wildfowl : an identification guide to the ducks, geese and swans of the world. Christopher Helm, London. ISBN 0-7470-2201-1

Marchant, S. kaj Higgins, P.J. (eds). 1993. Handbook of Australian, New Zealand and Antarctic Birds. Vol 1B (Ratites to Ducks), Oxford University Press, Sidnejo.

Pizzey, G. kaj Knight, F. (1997). Field Guide to the Birds of Australia. Angus kaj Robertson, Sydney.

Simpson, K kaj Day, N. (1999). Field guide to the birds of Australia, 6th Edition. Penguin Books, Australia.

Handbook of the birds of the world, vol 1 by Josep del Hoyo-Andrew Elliot-Jordi Sargatal - Lynx Edicions - ISBN 8487334105

Guide De Canards, des oies et des cygnes – de Steve Madge - Delachaŭ kaj Niestlé - ISBN 2603013769

Eksteraj ligiloj redakti