Krishna Sobti

Barata verkisto

Krishna SOBTI [kriŝna sobti; hindie: कृष्णा सोबती] (n. 18an de februaro 1925, en Brita Hindio - 25-an de januaro 2019 en Nov-Delhio) estis barata verkisto de fikcio, kaj eseisto. Ŝiaj temoj estas diversaj: la disduiĝo de la regiono dum la sendependiĝo de la Brita Imperio, la ŝanĝiĝanta barata socio, kaj rilatoj inter la seksoj.

Krishna Sobti
Persona informo
कृष्णा सोबती
Naskiĝo 18-an de februaro 1925 (1925-02-18)
en Guĝrat
Morto 25-an de januaro 2019 (2019-01-25) (93-jaraĝa)
en Nov-Delhio
Mortis per pneŭmonito vd
Lingvoj hindia vd
Ŝtataneco BaratoDominio de Barato vd
Alma mater Fateh Chand College for Women vd
Profesio
Okupo verkisto • eseisto vd
Verkado
Verkoj Zindaginama - Zinda Rukh vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Sobti gajnis la prestiĝan premion Gjanpith en 2017.

La komitato de Gjanpith rimarkis jene. "La lingvaĵo uzata de Sobti... estas influita de la intermikso de la hindia, la urdua kaj la panĝaba kulturoj... ŝiaj roluloj estas ĉiam kuraĝaj... pretaj alfronti la defiojn de la socio. Ŝi ege riĉigis la hindian literaturon per eksperimentoj kun novaj stiloj kaj formoj... kaj ankaŭ per la kreo de multaj novaj vortoj en la hindia, eble influita de la riĉa diverseco de la kulturoj en kiu ŝi kreskis."[1] Sobti mem kredas je la uzo de multaj lingvoj en siaj verkoj.[2]

Ŝiaj verkoj estas tradukitaj en la anglan, svedan, rusan kaj urduan. Legeblas kaj aŭdeblas kelkaj partoj el ŝiaj verkoj ŝiavoĉe.[3]

Referencoj redakti