Kromtono estas en ĵazharmoniaro aldona tono al rigardata akordo. Ĉi tiujn tonojn oni povas – ekzemple dum la improvizado aŭ akompanado de solisto per harmoniinstrumento (piano/gitaro) – laŭplaĉe ludi aŭ ellasi, ĉar ili ne estas esencaj por la sonkaraktero de akordo.

Ĉar la ĵaza male al la klasika harmoniscienco deiras de kvar anstataŭ tri akordotonoj, la septo ne validas kiel kromtono. La kromtonoj do estas la naŭto, la dekunuto kaj la dektrito (oni deiras je la nomado de la intervaloj de tritotavoligo de la akordo: baza tono (1), trito (3), kvinto (5), septo (7), naŭto (9), dekunuto (11), dektrito (13)).

Ekzemple je dominanta septakordo sur la baza tono G la akordotonoj estas b (trito), d (kvinto) kaj f (septo), la kromtonoj super ili estas a (naŭto), c (dekunuto) kaj e (dektrito); la sama validas ankaŭ por minoraj (sept-)akordoj. Tamen estas atentende, ke la dekunuto en maĵorakordo kaŭzas treegan streĉon kun la trito de la akordo kaj ĉi tiu kromtono pro tio (escepte kiel traira tono) eksonas treege malofte.

Ĉiu kromtono povas depende de la harmonia kunteksto ankaŭ esti aliigata, tio signifas kromate ŝanĝata.

Vidu ankaŭ redakti