Krottendorf bei Güssing

Krottendorf bei Güssing, hungare Békafalu, kroate Žablje Selo [ĵablje] estas iama vilaĝo, nun urboparto de Güssing en Aŭstrio, en la federacia lando Burgenlando, en distrikto de Güssing.

Situo de Krottendorf bei Güssing en Aŭstrio

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Krottendorf bei Güssing situas sur deklivoj de centro de Güssing je 1 km.

Historio redakti

Dum la historio zono de tiu regiono ofte apartenis foje al Hungario, foje al Aŭstrio. Kroatoj fondis la vilaĝon en la 16-a jarcento. En 1643 vivis tie 50 homoj en 12 domoj, en 1804 47 homoj en 13 domoj, en 1828 103 homoj en 15 domoj, en 1857 115 homoj en 21 domoj. En 1910 Békafalu havis 135 loĝantojn (plejparte aŭstrojn). Ĝis 1921 ĝi apartenis al Vas (reĝa departemento), al distrikto de Németújvár, poste al Aŭstrio.