Kruco de Santiago

(Alidirektita el Kruco de Sankta Jakobo)
3 ŝanĝoj en ĉi tiu versio atendas kontrolon. La stabila versio estis patrolita je 14 aŭg. 2021.

La Kruco de Santiago estas latina kruco latina de ruĝa koloro simila al glavo, kun formo de lilio en la tenilo kaj ĉe la brakoj. Oni diras, ke ties formo rilatas al la epoko de la Krucmilitoj, kiam la kavaliroj portis malgrandajn krucojn kun la suba parto pintega por enbati ilin engrunden kaj realigi siajn ĉiutagajn ritojn.[1]

Kruco de Santiago, simbolo de la Ordeno de Santiago.

La tri floroj de lilioj reprezentas la senmakulan honoron, kiu aludas al la moralaj trajtoj de la karaktero de la Apostolo Santiago (en la hispana) aŭ Sankta Jakobo.[2]

La glavo reprezentas la karakteron kavalira de la apostolo Sankta Jakobo kaj ties martirsistemo, ĉar li estis senkapigita per glavo. Ĝi povas esti simbolo ankaŭ iel de la fakto elingigi glavon nome de Kristo.

Vidu ankaŭ

redakti
  1. Cross Fitchy (Cross fitché) (angle) (2008-02-20). Alirita 2008-04-30.
  2. La Cruz de Santiago (hispane). Alirita 2008-02-18.