Krupinica estas rivero je la sudo de centra Slovakio, grava dekstra alfluo de rivero Ipeľ. Longeco estas 65,4 km, averaĵa traflukvanto 2,2/m³ (ĉe vilaĝo Plášťovce), la riverbaseno 551 km².

Krupinica
Rivero Krupinica inter Štiavnické vrchy kaj Krupinská planina ĉe rezervejo Mäsiarský bok (dekstre). Rigardo norden kontraŭ la fluo de rivero.
Rivero Krupinica inter Štiavnické vrchy kaj Krupinská planina ĉe rezervejo Mäsiarský bok (dekstre). Rigardo norden kontraŭ la fluo de rivero.
Rivero Krupinica inter Štiavnické vrchy kaj Krupinská planina ĉe rezervejo Mäsiarský bok (dekstre). Rigardo norden kontraŭ la fluo de rivero.
rivero
Bazaj informoj
Situo Slovakio
Rivera reto Danubo
Longeco 65,4 km
Akvokolekta areo 551 km²
Averaĝa trafluo 2,2 m³/s
Fluo
Fonto Javorie ĉe Podlysec (vilaĝo Pliešovce)
- Alteco super marnivelo 735 m
- Koordinatoj 48° 28′ 56″ N, 19° 14′ 13″ O (mapo)48.48222222222219.236944444444
Enfluejo Ipeľ
- Alteco 122 m
- Koordinatoj 48° 4′ 25″ N, 18° 55′ 53″ O (mapo)48.07361111111118.931388888889
Altecodiferenco 613 m
Geografio
Trairataj urboj Krupina, Šahy
Alfluantoj
- Maldekstraj Litava
Map
Krupinica
vdr

Ĝi elfontas en montaro Javorie sub la monto Hôrka, en supermara alteco prosime 750 m. De komenco ĝi fluas sudokcidenten tra lokoj Podlysec, Dolinky (partoj de Zaježová) (Distrikto Zvolen). De maldekstra flanko alprenas rivereton Rimánsky jarok kaj post 4 km entras en Pliešovská kotlina (valkaldrono de Pliešovce). Ĉi tie kreas arkon, dekstre alprenas rivereton Klinkovica, fluas preter vilaĝoj Pliešovce kaj Bzovská Lehôtka, fore okcidente. Subite ĝi turniĝas suden, de dekstre alprenas Babinský potok (rivereto de Babiná), tratranĉas kabon de montaro Štiavnické vrchy, samtempre kreas kanjona valo (maldekstre sur la deklivo estas naturrezervejo Mäsiarský bok).

La rivero, strado (Zvolen – Šahy (hungara limo)) kaj fervojo ZvolenŠahy iras kune. De maldekstre alportas Mäsiarsky potok, poste fluas en montaro Krupinská planina (Plataĵo de Krupina) (Distrikto Krupina) poste ĉi alportas Vajsov de dekstre, trafluas urbon Krupina kaj sude de urbeto alportas riveretojn Bebrava kaj poste Briač. Ĉe domgrupo Devičiansky mlyn komencas meandri de dekstre alportas Jalšovík (201,8 m s.m.) kaj sinsekve turniĝas sudokcidenten kaj plu meandras. Lasta granda meandro kreis riveron ĉe vilaĝo Medovarce.La valo sinsekve larĝiĝas, la rivero trafluas vilaĝon Rykynčice, kaj de maldekstro alportas Vlčinský potok kaj poste la plej grandan enfluon Litava. Ĉe Plášťovce ĝi eniras en monteta regiono Ipeľská pahorkatina, kie trafluas randojn de vilaĝoj Horné Turovce kaj Veľké Turovce (128,9 m s.m.) kaj poste okcidente de urbo Šahy (Distrikto Levice) buŝas en rivero Ipeľ (121,5 m s.m.).

Rilataj temoj redakti