Horné Turovce
Horné Turovce, hungare Felsőtúr estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Nitra, en Distrikto Levice.
- Areo: 13 km²
- Supermara alteco: 143 m
- Loĝantaro: 600
- Poŝtkodo: 935 81
- Aŭtokodo: LV
- Telefonprefikso: 36
Situo
redaktila vilaĝo situas en valo de rojo, laŭ traira flankovojo. Šahy troviĝas 6 km-ojn for.
Historio
redaktiLa unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1156 en formo "Tur". Ĥoleroj okazis en 1831, 1866 kaj en 1873. En 1910 loĝis tie 621 da homoj, (plejparte hungaroj). Ĝis 1919 ili apartenis al Hont, al distrikto de Ipolyság, poste al Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis tie 621 da homoj, (422 hungaroj, 193 slovakoj).
Vidindaĵoj
redakti- novklasikisma katolika preĝejo omaĝe al apostolo Sankta Jakobo de 1865
- klasikisma nobeldomo de Laky (laki) ĉirkaŭ de 1800
- novklasikisma nobeldomo de Móser el la 19-a jarcento
- baroka nobeldomo el la 17-a jarcento
- klasikisma nobeldomo el la 19-a j.c.
- skulptaĵo de Johano Nepomuka ĉirkaŭ de 1800
- kapelo el la 19-a j.c.
- baroka skulptaĵo de Sankta Floriano ĉirkaŭ de 1790
Famuloj
redakti- En la iama Felsőtúr naskiĝis:
- László Pongrácz, hungara oficiro
- Sándor Pongrácz, aŭstrohungara oficiro.
Fontoj
redakti- WikiTrans