Krutbordokrutmarbordo estas bordo, kie la transiro de la maro al la ĉeflando ne okazas iom post iome, sed la maro trafas al la krutdekliva tero. La alteco de la marbordo aŭ tera surfaco estas signife pli alta ol la marnivelo. Ankaŭ ĉe riverojlagoj povas ekzisti krutbordoj.

rigardo al la krutbordo de la insulo Dugi Otok (Kroatio)

La plej multaj krutbordoj estas klifbordoj (aŭ abraziaj marbordoj), ĉe kiu la abrazio (forportado de terpecoj pere de la ondofrapado) formas krutan deklivon, kiu moviĝas enlanden. La klifo „formanĝas la teron“. Aliaj estiĝformoj de krutbordoj estas fjordoj, ĉe kiuj de glaĉeroj forŝlifitaj valoj post altiĝo de la marbordo nun parte kuŝas sub la marnivelo. En Norvegio, Novzelando kaj Alasko ekzistas fjordoj, kies preskaŭ vertikalaj vandoj estas pli ol 1000 m super kaj ĉ. 300 m sub la marnivelo.

Ĉe vulkaninsuloj la maro povas enpenetri en la kalderon kaj la vandoj de la magma kameno iĝas krutbordo. La plej konata ekzemplo estas Santorino en la insularo Cikladoj, Grekio. La ĉefa loĝloko de insulo Thera situas sur rando de Kaldero, kiu altas 300 m super la marnivelo kaj ankoraŭ malprofundas subakve ankoraŭ 200 m.

Vidu ankaŭ redakti