Kučerovci (prononcu Kuĉerovci) estas ĉeĥa voĉe instrumenta muzika grupo, kiu kantas havajan kaj sudamerikan muzikon. La nomo de grupo signifas Kuĉeridoj. La grupo estiĝis la 1-an de novembro 1946.

Kučerovci
Alie nomata Philipines Hawaians
Deveno Ĉeĥio Ĉeĥio
Ĝenroj havaja muziko, sudamerika muziko
Aktivaj jaroj 1946 - nuntempo
Eldoninto Artia
Retejo www.kucerovci.cz
kucerovci ilia arkivo kun arkivaj fotoj
Membroj

Jan Hromas - kapelestro, gitaro, havaja gitaro, kantado
Jan Pospíšil - gitaro, violono, kantado
Milica Teysslerová - paragvaja harpo, gitaro, CUATRO
Petr Kozel – kontrabaso
Aleš Hyvnar – bongoj
Milena Soukupová – soloa kantado
Richard Bardon - drumo

Antaŭaj membroj

Václav Kučera
Marta Kučerová
Vladislav Procházka
Poldi Klar
Josef Landa

vdr

Historio redakti

La kerno kaj apogo de la origina muzika grupo Kučerovci estis geedzeca geopo Václav kaj Marta Kučera-oj. Václav, naskiĝinta la 10-an de septembro 1925 en Prago, priregis havajan gitaron kaj hispanan gitaron, trumpeton kaj pluajn instrumentojn. Marta, ankoraŭ sub junulina nomo Komárková, komencis sian karieron de kantistino en opereto. Poste ŝi agadis en muzika grupo de Ludvík Pleštil. Ŝi kantis kaj dancis tie havajajn kaj sudamerikajn kantojn kaj dancojn. Interesaĵo de ensemblo de Pleštil estis kvarmembra nederlanda muzika grupo Kilima Hawaians, kun kiu iom pli poste Marta Kučerová kantis kantojn, kiuj havis sian originon precipe en Indonezio. Laŭ tiu ĉi muzika grupo Václav Kučera elektis nomon de sia ensemblo Philippines Hawaians. Ekde la jaro 1946 la grupo aperis en diversaj estradoj kaj en cirkoj Praga, Volf a Ctirad.

Kučerovci studis ampleksan repertuaron el regionoj de Pacifiko, Latina Ameriko kaj Indonezio. Václav Kučera elektante ekzotikajn kantojn, kiujn lia edzino kantis en la origina aspekto, ne fidis nur pri si mem, sed li kunlaboris kun vico da lingvaj konsilantoj. Al Kučerovci helpis en la 50-aj jaroj ankaŭ Jiří Hanzelka kaj Miroslav Zikmund.

Interesaĵoj redakti

Ilia populareco estis tre granda dum la 20-a jarcento. Ekzemple germanaj doganistoj enlasis ilin en Germanion dum supozo, ke ili kantos por ili en ilia prezento la kanton Ave Maria, kiu estis tiutempe tre populara en Germanio. Milionoj da surdiskigaĵoj Artia vendis en landoj, kie ili neniam ludis - en Japanio kaj en Sovetunio. Dum la jaroj en iliaj vicoj alternis ĉirkaŭ du cent muzikistoj, dancistinoj, meneĝeroj, konferencieroj kaj lingvaj konsilantoj. Severa emfazo al muzika kaj lingva pureco kaj aparta stilo, eksterordinaraj personecoj, kiaj Marta kaj Václav Kučera-oj estis, farigis el la bando veran eŭropan unikaĵon.

Aŭskultebla redakti