Kuba centimetro

mezurunuo de volumeno; miliardono da kuba metro; 1 mililitro
(Alidirektita el Kubcentimetro)

Kuba centimetro (simbolo cm3) estas mezurunuo de volumeno, derivita de la SI-a unuo kubmetro. Ĝi estas volumeno de kubo 1×1×1 cm. Unu kuba centimetro estas 1/1000000 de kubmetro aŭ 1/1000 de litro. Tiel, kuba centimetro estas la samo kiel mililitro, 1 cm3 ≡ 1 ml. La maso de unu kuba centimetro de akvo je 3.98 °C (la temperaturo je kiu ĝi atingas sian maksimuman densecon) estas preskaŭ egala al 1 gramo.

En anglo-lingvaj landoj la mallongigo cc por kuba centimetro estas larĝe uzata, sed estas evitinda. En Eŭropo mallongigo ccm por kuba centimetro estas uzata.

En multaj sciencaj kampoj, la uzo de kubaj centimetroj havas estas anstataŭita per la mililitro. La medicina kaj aŭtomobila kampoj estas du el la kelkaj kampoj en kiij la kuba centimetro estis neniam ĉesita en uzado en la Usono. En Britio mililitro estas uzata en prefere al kuba centimetro en la medicina kampo, sed ne la aŭtomobila. Plejparto de aliaj anglo-parolantaj landoj faras same kiel Britio, sed la uzo de kuba centimetro persistas ĉie.

Estas aktuale movado) en la medicina kampo ĉesi uzon de mallongigo "cc" en receptoj kaj sur medicinaj dokumentoj kiel ĝi povas esti mislegita kiel "00" se estas malbona skribma kvalito, kio povas rezulto en peza, eĉ mortiga, trokvantigo de medikamento. En Usono, konfuzoj rezultantaj de uzo de "cc" je signifo de "ml" estas 12,6% el ĉiuj eraroj pro la medicinaj mallongigoj.[1]

Referencoj redakti

  1. Brunetti, Luigi; Santell, John; Hicks, Rodney (Septembro de 2007). Stevenson, James:The Impact of Abbreviations on Patient Safety - La Influo de Mallongigoj sur Pacienta Sekureco (PDF). The Joint Commission Journal on Quality and Patient Safety - La Artika Komisiona Ĵurnalo sur Kvalito kaj Pacienta Sekureco 33 (9) 8.