Kunčice (Ostrava)

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Kunčice

Kunčice nad Ostravicí estas historia municipo situanta sur teritorio de Ostrava. Nuntempe ĝi estas loka parto de urboparto Silezia Ostrava. Vivas ĉi tie 895 loĝantoj (2021).

Kunčice
(Kunčice nad Ostravicí)
germane Gross Kunzendorf, pole Kończyce Wielkie
municipa parto
Akveja turo el la jaro 1932 kaj fajroestingista ekipaĵarejo en Kunčice
Blazono
Oficiala nomo: Kunčice
Lando Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Ostrava-urbo
Municipo Ostrava
Historia regiono Ĉeĥa Silezio
Parto de Silezia Ostrava
Baseno Ostrava baseno
Fervojstacio Ostrava-Kunčice
 - fervojlinio n-ro 321
Tipo de parto Loka parto
Memorindaĵoj Migra ŝtonego el Kunčice naturmemorindaĵo, Kunčice nad Ostravicí kastelo
Fabriko Nová huť
Riveroj Ostravice, Lučina
Situo Kunčice
 - koordinatoj 49° 47′ 44″ N 18° 17′ 39″ O / 49.79556 °N, 18.29417 °O / 49.79556; 18.29417 (mapo)
Unua skribmencio 1305
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo de Kunčice enkadre de Ĉeĥio
Situo de Kunčice enkadre de Ĉeĥio
Situo de Kunčice enkadre de Ĉeĥio
Kunčice enkadre de Moraviasilezia regiono
Kunčice enkadre de Moraviasilezia regiono
Kunčice enkadre de Moraviasilezia regiono
Vikimedia Komunejo: Kunčice (Ostrava)
Portalo pri Ostrava
Stacidomo en Kunčice

Historio redakti

La unua skribmencio pri la municipo devenas el la jaro 1305 el listo de dekonaĵoj de vroclava episkopujo (Cuncindorf). Interesa estas informo el la jaro 1508 pri vendo de Kunčice al Jan Sedlnický z Heraltic, kie la vilaĝo estas markita kiel "Velké Kunčice", dum la najbara Kunčičky estis nomita kiel "Malé Kunčice". Ĝis la 15-a jarcento la vilaĝon tenis teŝinaj dukoj. La municipo proporcie ofte ŝanĝis siajn posedaĵojn. Menciinda estas Eva Čelovna z Čechovic, kiu komence de la 17-a jarcento lasis konstrui sur loko de devena burgaro renesancan kastelon. Sed tiu en januaro de 1999 forbrulis.

La vilaĝo estis devene pure agrikultura. Kvankam komence de la 20-a jarcento granda parto de loĝantoj laboris en proksima ferfabrikoj kaj minejoj, la municipo konservis plejparte agrikulturan karakteron. Tiu definitive finiĝis en la 50-aj jaroj de la 20-a jarcento, kiam komencis ĉi tie konstruado de Nova gisejo. La municipo estis dum la dua mondmilito liberigita fare de Ruĝa Armeo la 1-an de majo 1945.

Kvankam la loka preĝejo estas menciata jam en la jaro 1447, en neniu el la konservitaj dokumentoj ĝi troviĝas. Kunčice devene apartenis sub vratimovan paroĥo (krom periodo 1654-1784, kiam ĝi falis sub Polan Ostravon). La municipo establis propran lernejon en la jaro 1884.

La nomo Kunčice estas verŝajne derivita de nomo de germana lokisto (Kunek, Kunc aŭ Kunč). Ĝis la jaro 1908 Kunčice plejparte markis sin kiel Velké Kunčice, post tiu ĉi jaro jam eksplicite kiel Kunčice nad Ostravicí.

En la municipa sigelo troviĝis litero K kun branĉetoj, super kiuj estis krono. En la jaro 1870 la municpo uzis stampon kun dia okulo kaj literoj MK. Ekde la 19-a jarcento estis sur la stampo Johano Nepomuka kaj ekde la jaro 1920 sole silezia aglino.

Al Moravia Ostrava Kunčice estis aligita la 1-an de julio 1941.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18691 127
18801 286
18901 627
19002 462
19102 460
19212 408
JaroLoĝantoj
19303 422
19505 370
19612 233
19701 162
19801 045
1991859
JaroLoĝantoj
2001800
20111 072
2021895

Vidu ankaŭ redakti