Kunpeszér (kunpesEr) estas vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Ebenaĵo, en departemento Bács-Kiskun, en subregiono de Kunszentmiklós.

Situo redakti

La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo.

Historio redakti

La komunumo estis loĝata dum la bronzepoko kaj de sarmatoj. La unua mencio devenis el 1264 en formo Pezer. La turkoj faris senhoma la vilaĝon. Poste vico da farmoj formiĝis. Vilaĝo Peszeradacs formiĝis en 1872. El tio disiĝis kaj iĝis memstara vilaĝo Kunpeszér en 1949.

Vilaĝservoj estas lernejo, infanĝardeno, biblioteko, kulturdomo, interretejo, poŝto, policano, kuracejo, apoteko, familihelpa servo.

Ĝemelkomunumo redakti