Kunvenoj de la Eŭropa Konsilio

Listartikolo en Vikipedio

La Kunvenoj de Eŭropa Konsilio estas la kunvenoj de la Ŝtatestroj kaj Registarestroj de la Membro-Ŝtatoj de la Eŭropa Unio. La unua el tiuj renkontiĝoj okazis en 1975 en Dublino, la renkontiĝoj tiam estas gviditaj de la Ŝtatestro aŭ Registarestro de la lando kiu tenas la rotacian Prezidantecon de la Konsilio de la Eŭropa Unio kaj okazas en ĉi tiu lando. Sed ekde 2004, la kunvenoj kutime okazas en Bruselo, en la konstruaĵo Europa kiu estas ankaŭ la sidejo de la Konsilio de la Eŭropa Unio. Ekde la validiĝo de la Traktato de Lisbono en 2010, la Prezidanto de la Eŭropa Konsilio konstante prezidas tiujn kunvenojn kaj ne la Ŝtatestro aŭ Registaro de la lando, kies Ministro por Eksteraj Aferoj tenas la rotacian prezidantecon de la Konsilio de la Eŭropa Unio. Ĝi estas elektita per kvalifikita plimulto kaj devas ne plenumi ajnan nacian mandaton.