Kuoppo

arkaika greka litero
(Alidirektita el Kuoppa (litero))

Kuoppokoppa (Ϙ) estas arkaika litero kiu estis uzata en fruaj formoj de la greka alfabeto, derivita de fenica qoph. En la fenica, qoph estis prononcata kiel senvoĉa uvula halto [q]; en la greka, kiu ne havis ĉi tiun sonon, ĝi estis anstataŭe uzita por [k] antaŭ dorsaj vokaloj (Ο kaj Υ). Ĉar la sono /k/ tiam superflue havis du skribojn, kuoppa estis eble anstataŭigita per kapo (Κ). Kuoppa restis en uzo kiel litero en iuj senserifaj grekaj regionoj en la 5-a jarcento a.K. [1].

Greka alfabeto
Αα Alfo Νν Nuo
Ββ Beto Ξξ Ksio
Γγ Gamo Οο Omikrono
Δδ Delto Ππ Pio
Εε Epsilono Ρρ Roto
Ζζ Zeto Σσς Sigmo
Ηη Eto Ττ Taŭo
Θθ Teto Υυ Upsilono
Ιι Joto Φφ Fio
Κκ Kapo Χχ Ĥio
Λλ Lambdo Ψψ Psio
Μμ Muo Ωω Omego
Iamaj literoj1,2
Digamo Sano
Stigmo Kuoppo
Heto Sampio
Ŝo

1Referencoj
2Eksteraj ligiloj
La moderna litero kuoppo

Simile al ĉiuj Literoj grekaj, kuoppa estis ankaŭ uzata kiel greka numeralo, kaj havis la valoron 90. Ĝia uzo por ĉi tio estas daŭrigat en modernaj tempoj kvankam ĝia formo ŝanĝis dum tempo de Q-eca al Z-eca (enlinia)

Kuoppa estis uzata kiel simbolo por urba Korinto, kiu havis la frua literumon kiel Ϙόρινθος. Kuoppa estas ankaŭ la fonto de la latina litero Q kaj la arkaika cirila numeralo koppa (Ҁ).

En la Unikodo estas du paroj de kodoj por prezenti literon kuoppa: majuskla U+03D8 (Ϙ) kaj minuskla U+03D9 (ϙ) por prezenti la Q-ecan literon, kaj U+03DE/U+03DF (Ϟϟ), por la Z-ecaj nombraj signoj. Noto ke komputilaj tiparoj uzataj en foliumiloj povas montri ĉi tiuj kodojn malsame.

Korinta monero. Vizaĝa flanko: Pegazo kun kuoppa sube, por Korinto. Dorsflanko: Atena kun korinta kasko.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti