Rathen

komunumo de Saksio en Germanio
(Alidirektita el Kurort Rathen)

La kuracloko Rathen estas vilaĝo en Germanio. Ĝi situas meze de Saksa Svislando, la germana parto de Elba Grejsmontaro, en la administra distrikto Saksa Svislando-Orienta Ercmontaro de la federacia lando Saksio. Fine de la jaro 2022 la komunumo havis 347 loĝantojn. Rathen troviĝas kun siaj du partoj Oberrathen kaj Niederrathen apud ambaŭ bordoj de la rivero Elbo. Ĝi havas ĉirkaŭ 500 loĝantojn.

Vido de Bastei al Oberrathen

Trafiko redakti

Pramo kunligas Oberrathen ĉe la maldekstra bordo de Elbo kaj Niederrathen (dekstraborda). En Oberrathen troviĝas fervoja haltejo.

Turismo redakti

 
La rokogrupo Kleine Gans (ansereto) proksime de Rathen

Turismaj celoj en la ĉirkaŭaĵo de Rathen estas :

Felsenbühne Rathen (rokoscenejo)
rokaro Bastei
valo Höllengrund
valo Kohlgrund
valo Reingrund
valo Amselgrund
lago Amselsee
valo Polenztal
monto Rauenstein

Vidu ankaŭ redakti