BAKÓ László estis hungara aktoro naskiĝinta en Sárközújlak la 21-an de novembro 1872 kaj mortinta en Budapeŝto la 5-an de aŭgusto 1928. Lia filino estis Márta Bakó.

László Bakó
Persona informo
Naskiĝo 21-an de novembro 1872 (1872-11-21)
en Livada Mică
Morto 5-an de aŭgusto 1928 (1928-08-05) (55-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Ŝtataneco Hungara reĝlando
Alma mater Universitato de Dramo kaj Filmo
Familio
Edz(in)o Hedvig Lenz • Q75541075
Infano Márta Bakó
Okupo
Okupo aktorokantisto
vdr

Kariero redakti

László Bakó debutis en 1899 en la Nacia Teatro de Budapeŝto kaj ekde 1920 kiel eterna ano tie ludis ĝis sia morto. Li estis instruita kantisto kaj aperis ankaŭ en baritonroloj.

Roloj redakti

  • Coriolanus, Antonius, Brutus, reĝo Lear, Othello, Shylock (Shakespeare);
  • Petur bán (Katona: Bánk bán), ankaŭ en mutfilmo (1914–15);
  • Ádám (Madách: Az ember tragédiája).

Fonto redakti

  • Magyar Életrajzi Lexikon