László Csillagh [lAslO ĉilag], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Csillagh László Gábor estis hungara juĝisto, parlamenta deputito. Lia nobela antaŭnomo estis csáfordi [ĉAfordi].

László Csillagh
László Csillagh
László Csillagh
Persona informo
Naskiĝo 19-an de aprilo 1824 (1824-04-19)
en Bekeháza
Morto 11-an de decembro 1876 (1876-12-11) (52-jaraĝa)
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo politikisto • oficisto
vdr

László Csillagh[1] naskiĝis la 19-an de aprilo 1824 en Bekeháza (nun urboparto de Zalaegerszeg), li mortis la 11-an de decembro 1876 en Bekeháza.

Biografio redakti

László Csillagh akiris juran diplomon, poste li aliĝis al politika rondo de Ferenc Deák. Jam komence de la Hungara revolucio de 1848 li estis memserva soldato kaj li batalis laŭeble la plej longe. Post falo de la revolucio li estis trudsoldato en la aŭstra armeo, fine en 1851 li liberiĝis kontraŭ pago. Hejmenveninta li estis oficisto en la departementa administracio. En 1861 li iĝis nobela ĉefjuĝisto. Inter 1872-1875 li estis parlamentano kaj havis postenon en la ministerio, poste li ĝismorte estis juĝisto en la ĉefjuĝejo. Li havis edzinon ekde 1856, ŝi naskis 3 filinojn.

Memorigiloj redakti

  • busto en Zalaegerszeg (1999)

Fontoj redakti

Referencoj redakti