László Foltán [lAslO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Foltán László estis hungara kanuisto, olimpiano, olimpika kaj monda ĉampiono, trejnisto, instruisto.

László Foltán
Persona informo
Naskiĝo 25-an de majo 1953 (1953-05-25) (70-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Gimnastika Universitato de Budapeŝto
Familio
Infano László Foltán, Jr.
Okupo
Okupo kanuisto
vdr

László Foltán[1] naskiĝis la 25-an de majo 1953 en Budapeŝto.

Biografio redakti

László Foltán maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo. Li akiris diplomojn en 1983, 1988 kaj 1994 en Gimnastika Altlernejo de Budapeŝto. Ekde 1986 li estis trejnisto, inter 1992-2010 li instruis gimnastikon en mezlernejo. Lia filo same estis kanuisto.

Sporta kariero redakti

László Foltán estis kanuisto en ĉefurba sportklubo ekde sia aĝo 17, sed rezultoj venis nur post jaroj. Li estis hungara ĉampiono 12-foje, dum li apartenis al la hungara nacia teamo inter 1977-1984. Li estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1980 kun ora medalo, krome en mondĉampionumoj li estis la unua trifoje en 1977, 1978, 1981. Li konkursis precipe teame. Hungario bojkotis la sekvan Someran Olimpikon, tial li finis sian aktivan sportan karieron en 1984.

Fontoj redakti

Referencoj redakti