László Juhász (arkitekto pri internaj spacoj)

arkitekto pri internaj spacoj

László Juhász [lAslO juhAs], laŭ hungarlingve kutima nomordo Juhász László estis hungara arkitekto pri internaj spacoj, altlerneja instruisto.

László Juhász
Persona informo
Naskiĝo 16-an de septembro 1906 (1906-09-16)
en Budapeŝto
Morto 30-an de junio 1978 (1978-06-30) (71-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Arta Universitato Moholy-Nagy
Okupo
Okupo internodekoraciisto • fasonisto
vdr

László Juhász[1] naskiĝis la 16-an de septembro 1906 en Budapeŝto, li mortis la 30-an de junio 1978 en Budapeŝto.

Biografio redakti

László Juhász akiris diplomon en Tutlanda Reĝa Industriarta Lernejo. Liaj plej gravaj instruistoj estis Gyula Kaesz kaj Lajos Kozma (arkitekto). En 1927 li aliĝis al kulturrondo de Lajos Kassák. Post la diplomo li laboris en pluraj arkitekturaj atelieroj. En la 1930-aj jaroj li havis altan postenon en kooperativo pri meblaroj. Dum la socialismo li aranĝis ekspoziciojn kaj redaktis revuon. Li instruis en la Industriarta Altlernejo inter 1950-1957 (lastfoje kiel docento), poste li pensiuliĝis. Li ricevis ekspoziciajn aŭ konkursajn premiojn.

Elektitaj internaj spacoj redakti

  • vendejego Fenyves en Budapeŝto
  • partoprenoj en diversaj hoteloj, hospitaloj, kafejoj

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Új magyar iparművészet felé (1940, kun aliaj)

Fontoj redakti

Referencoj redakti