László Maksay
MAKSAY László (makŝai) estis hungara arthistoriisto, grafikisto. Li naskiĝis en Koloĵvaro la 23-a de majo 1914 kaj mortis en Budapeŝto la 11-a de julio 1986.
László Maksay | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 23-an de majo 1914 en Kluĵo |
Morto | 11-an de julio 1986 (72-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 5-1-409 |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Hungara Belarta Universitato (–1939) |
Okupo | |
Okupo | arthistoriisto grafikisto ĵurnalisto |
Biografio
redaktiMakasay havigis diplomon de instruisto pri desegno en 1939 en Budapeŝto. Li verkis arthistorian disertacion kun titolo Individuális művészeti kritika (Individua artkritiko). Liaj desegnaĵoj aperis en la 1940-aj jaroj en gazetoj. Li estis ano de belarta studio de pedagogoj de Budapeŝto, li havis plurajn ekspoziciojn. Inter 1945 kaj 1975 li instruis arthistorion kaj grafikon en Belarta kaj Industriarta Fakmezlernejo en Budapeŝto. Li estis ĉefredaktoro de revuo A Rajztanítás (La Desegninstruado).
Individuaj ekspozicioj
redakti- 1986 - Fáklya Klub, Budpeŝto.
Verkoj
redakti- Székely Bertalan (Bp., 1953);
- A kompozíció (Bp., 1953);
- Műalkotás, kompozíció, stílus (Bp., 1961);
- Székely Bertalan válogatott művészeti írásai (Bp., 1962);
- A műalkotás születése (Bp., 1966).