László Menyhárt

László Menyhárt [lAslO menjhArt], laŭ hungarlingve kutima nomordo Menyhárth László estis hungara pastro, monaĥo, instruisto, misiisto, botanikisto.

László Menyhárt [1] naskiĝis la 30-an de majo 1849 en Szarvas. Li mortis la 16-an de novembro 1897 en Mozambiko, Boroma.

Biografio redakti

László Menyhárt frekventis cistercianan gimnazion en Eger. En 1866 li aliĝis al la jezuitoj. Li lernis teologion en Innsbruck kaj Anglio, sed li lernis ankaŭ en universitato en Budapeŝto. Li pastriĝis en 1879 en Innsbruck, li monaĥiĝis en 1883 en Kalocsa. Komence li instruis en Kalocsa, eĉ li estis gimnaziestro, krome li esploris kreskaĵojn de la ĉirkaŭaĵo. Li malkovris novajn rasojn. En 1889 li vojaĝis al Afriko, kie li fondis misian stacion. Li okupiĝis pri botanikaj esploroj kaj meteologio. Li kolektis ankaŭ skarabojn, kiuj estas videblaj nun en Kalocsa. Li mortis pro malario.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Szűz Mária Virágos Kertje (1885)
  • Kalocsa vidékének növénytenyésztése (1877)

Memorigiloj redakti

  • 20 rasoj portas la nomon Menyhárt

Fontoj redakti