László Muszbek [lAslO musbek], laŭ hungarlingve kutima nomordo Muszbek László estas hungara kuracisto, hematologo, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1995), membro de Academia Europaea (1992).

László Muszbek [1] naskiĝis la 25-an de februaro 1942 en Sárrétudvari.

Biografio redakti

László Muszbek frekventis universitaton en Debrecen inter 1960-1966, poste li eklaboris samloke en la universitata instituto. Baldaŭe li ankaŭ instruis. En 1980 li iĝis hematologo, post 6 jaroj universitata profesoro. Inter 1995-1999 li estis rektoro. Li ofte esploris aŭ instruis eksterlande, ekzemple en Harvard. Li doktoriĝis en 1987 antaŭ la akademio. Li okupiĝas precipe pri trombozo kaj kancero. Li ricevis premiojn kaj memormedalojn inter 1989-2003.

Verkaro (elekto) redakti

  • Haematosis and Cancer (1987)
  • A XIII-as véralvadási faktor celluláris típusa (1991)
  • Thrombocyta fehérjék poszttranszlációs módosítása zsírsavakkal (1996)

Fontoj redakti