László Orbán (ministro)

hungara politikisto

László Orbán [lAslO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Orbán László estis hungara politikisto, ministro, parlamentano, laboristo.

László Orbán
Persona informo
Naskiĝo 2-an de aŭgusto 1912 (1912-08-02)
en Verőce
Morto 18-an de novembro 1978 (1978-11-18) (66-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo politikistoadvokato
vdr

László Orbán [1] Arkivigite je 2016-02-18 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 2-an de aŭgusto 1912 en Nógrádverőce. Li mortis la 18-an de novembro 1978 en Budapeŝto.

Biografio redakti

László Orbán abiturientis en Budapeŝto, poste li lernis juron en universitatoj en Vieno, Miskolc kaj Szeged. Li akiris diplomon en 1934, poste li plulernis duonjaron en Londono. Post lernado li eklaboris apud advokato en Budapeŝto, kie li konatiĝis kun Endre Ságvári. Li aliĝis al la socialdemokratoj, en 1938 jam al la subteraj komunistoj. Li kontribuis ofte en Népszava. Ekde 1942 li agadis kaŝe. En la frua 1945 li iĝis membro de la provizora parlamento, post monatoj li estis jam parlamenta deputito ĝismorte (escepte inter 1953 kaj 1958). Post la 2-a mondmilito li ricevis ĉefe signifajn partiajn taskojn kun postenoj, eĉ li estis subministro en la jaroj 1955 kaj 1956. Post falo de Hungara revolucio de 1956 li sekvis stabon de János Kádár. Inter 1967 kaj 1974 li estis subministro, poste ĝis 1976 li estis ministro pri eduko, fine li pensiuliĝis.

Fontoj redakti