László Pálinkás
László Pálinkás [lAslO pAlinkAŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Pálinkás László estis hungara naĝisto, ormedala paralimpikano, mondĉampiono, instruisto.
László Pálinkás | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 15-an de januaro 1959 (65-jaraĝa) en Cegléd |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Okupo | |
Okupo | naĝisto instruisto ![]() |
László Pálinkás naskiĝis la 15-an de januaro 1959 en Cegléd.
Biografio
redaktiLászló Pálinkás pro poliomjelito paralizis lia piedo, pro medicina konsilo li komencis naĝi en sia aĝo 6. Li maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1977, poste li akiris pedagogian diplomon en Pedagogia Altlernejo Ho Chi Minh en 1983. Pli poste li instruis en Cegléd. Lia edzino naskis 2 filinojn. Li ricevis kelkajn premiojn en la 2000-aj jaroj.
Sporta kariero
redaktiLászló Pálinkás dum la studentaj jaroj naĝis en Eger, kie estas elstara akvasporta vivo. En 1983 li jam estis landa ĉampiono, poste li ricevis membrecon en la nacia parasporta teamo. En 1984 lia stafeta teamo venkis en la konkurso, sed ili ne ricevis medalojn, ĉar la anoj post la venko ĵetis sin al la naĝejo. Post tri jaroj ili denove venkis kun oraj medaloj. En la 1990-aj jaroj li estis trejnisto, poste li konkursis inter la olduloj.