László Réczi [lAslO rEci], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Réczi László estis hungara luktisto, dufoja olimpiano, mondĉampiono, advokato, politikisto.

László Réczi
Persona informo
Naskiĝo 14-an de julio 1947 (1947-07-14) (76-jaraĝa)
en Kiskunfélegyháza
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo amatora luktisto • advokato
vdr

László Réczi[1] naskiĝis la 14-an de julio 1947 en Kiskunfélegyháza.

Biografio redakti

László Réczi akiris seruristan licencon, poste maturiĝis en teknika mezlernejo kun maŝinista licenco, fine advokatan diplomon en 1983 en Scienca Universitato Attila József. Ekde 1985 li estis advokato. Depost fino de la socialismo li politikadis en la municipo, en 1994 li estis elektita suburbestro. Li edziĝis en 1970, gefiloj naskiĝis en 1973 kaj 1977. Li ricevis premiojn inter 1972-1996.

Sporta kariero redakti

László Réczi komence estis tablotenisisto, poste luktisto en sia naskiĝurbo. Li apartenis al la hungara nacia teamo inter 1970-1980. Li estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1972 kaj Hungario en la Somera Olimpiko 1976 sen medalo, sed en mondĉampionumo li estis la unua en 1977 en klasik-stila luktado.

Fontoj redakti

Referencoj redakti