László Somssich

hungara aristokrato, agronomo, politikisto

Grafo László Somssich [lAslO ŝomŝiĉ?], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Somssich László József János Imre Antal Mária Hubert estis hungara aristokrato, agronomo, politikisto. Lia nobela antaŭnomo estis saárdi.

László Somssich
Persona informo
Naskiĝo 8-an de majo 1874 (1874-05-08)
en Graz
Morto 5-an de majo 1956 (1956-05-05) (81-jaraĝa)
Lingvoj hungaragermana
Ŝtataneco HungarioBelgio
Parencoj József Somssich
Okupo
Okupo aristokrato • bankisto • politikisto
vdr
László Somssich

László Somssich [1] naskiĝis la 8-an de majo 1874 en Stirio en Graz, li mortis la 5-an de majo 1956 en Belgio en Jenneret.

Biografio redakti

László Somssich studis en Jura Akademio (Pozsony) kaj Ekonomia Akademio (Magyaróvár). Post siaj studoj li studvojaĝis en Eŭropo, poste li okupiĝis pri la familia bieno. En 1914 li iĝis senatano. Dum la 1-a mondmilito li havis la taskon okupiĝi pri agrikulturaj produktaĵoj de la lando. Li edziĝis en 1919, baldaŭ li havis 3 gefilojn. Dum la Traktato de Trianon li estis konsilisto pri la agrikulturo. En 1927 li estis delegito en Ĝenevo en ekonomia mondkonferenco. En 1930 li ricevis premion, poste li estis nomumita konsilisto de Nacia Banko (Budapeŝto). Post la 2-a mondmilito li migris al Belgio.

Fontoj redakti