László Zoltán [lAslO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Zoltán László estis hungara kuracisto, kirurgo pri nervoj. Lia frato estis Imre Zoltán.

László Zoltán
Persona informo
Naskiĝo 19-an de septembro 1904 (1904-09-19)
en Budapeŝto
Morto 2-an de aprilo 1976 (1976-04-02) (71-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Nova tombejo de Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Familio
Frat(in)o Imre Zoltán
Okupo
Okupo kuracisto • neŭrokirurgo
vdr

László Zoltán [1] naskiĝis la 19-an de septembro 1904 en Budapeŝto, li mortis la 2-an de aprilo 1976 en Budapeŝto.

Biografio redakti

László Zoltán frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris medicinan diplomon en Scienca Universitato Péter Pázmány en 1928. Dum la studentaj jaroj li ankaŭ laboris en la patologia instituto apud Ödön Krompecher. Li komencis sian medicinan karieron post la diplomo en la kliniko pri internaj malsanoj apud Sándor Korányi. En 1929 li laboris en hospitalo, sed en la sekva jaro en kirurgia kliniko. En la jaroj 1948 kaj 1950 helpe de stipendio li studvojaĝis al Londono, Stokholmo, Kopenhago, Aarhus, inter la studvojaĝoj li gvidis la unuan hungaran hospitalan eron pri nervokirurgio. En 1952 li establis instituton pri nervokirurgio, ekde la sekva jaro ĝis sia morto li estis intitutestro. En 1959 li kandidatiĝis antaŭ la Hungara Scienca Akademio. En 1975 li pensiuliĝis.

Fontoj redakti