Lőrinc Tóth

hungara politikisto

Lőrinc TÓTH [tOt], laŭ hungarlingve kutima nomordo Tóth Lőrinc estis hungara dramisto, advokato, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio, membro kaj sekretario de Societo Kisfaludy, membro de Societo Petőfi.

Lőrinc Tóth
Persona informo
Naskiĝo 17-an de decembro 1814 (1814-12-17)
en Komárno
Morto 17-an de marto 1903 (1903-03-17) (88-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto vd
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Partio Deák Party • Peace Party vd
Profesio
Okupo politikistoadvokato vd
Aktiva en Budapeŝto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Memortabulo de Lőrinc Tóth

Lőrinc Tóth naskiĝis la 17-an de decembro 1814 en Hungario, en urbo Komárom (nuntempa Komárno en Slovakio). Li mortis la 17-an de marto 1903 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Lőrinc Tóth frekventis universitaton en Pest (urbo), dume li lernis germane, angle, france. En 1839 li longe vojaĝis eksterlande. Post fiasko de la liberecbatalo en 1849 li estis kondamnita je morto, sed li ricevis amnestion. Inter 18651868 li estis deputito parlamenta. Li longe estis juĝisto en alta rango. Li ricevis ordenon en 1880. Li verkis krom juristaj artikoloj ankaŭ novelojn, biografiojn, teatraĵojn.

Memorigiloj redakti

  • strato kaj memortabulo en Budapeŝto

Verkaro (elekto) redakti

  • Átok 1835. - premiita dramo
  • Vata 1836 - historia dramo pri hungara pagana ribelo
  • Szívhangok 1838 - poemaro
  • Úti tárca 1844 - vojaĝpriskribo pri Nederlando, Germanio, Svislando, Belgio
  • Uti novellák (Laŭvojaj noveloj) 1851
  • Magyar írók arcképei és életrajzai (Bildoj kaj biografioj de hungaraj verkistoj) 1858
  • Felsőbüki Nagy Pál emlékezete (Rememoro pri Pál Felsőbüki Nagy) 1874
  • Fegyházi tanulmányok (Studoj pri malliberejo) 1885

Fontoj redakti