Lőrinc Zofahl
Lőrinc Zofahl [lOrinc cofal], laŭ hungarlingve kutima nomordo Zofahl Lőrinc estis hungara arkitekto, masonisto. Lia nomvarianto estis Laurentz Czofal.
Lőrinc Zofahl | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 3-an de septembro 1791 en Pest (urbo) (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio) |
Morto | la 5-an de septembro 1863 en Pest (urbo) (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio) |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | arkitekto |
Lőrinc Zofahl[1] estis baptita la 3-an de septembro 1791 en Pest (urbo) (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio), li mortis la 5-an de septembro 1863 en urbo Pest.
Biografio
redaktiLőrinc Zofahl frekventis tekniklernejon kaj desegnolernejon en sia naskiĝurbo, poste li iĝis masonisto. Post praktikado li akiris arkitekturan diplomon en Akademio de Belartoj de Vieno en 1812. Li estis masonisto kaj desegnisto en Vieno (1813-1815), poste li hejmenvenis. Li estis sukcesa arkitekto-masonisto inter 1831 kaj 1843. Ekde 1836 li estis membro de la municipa arkitektura komisiono. Li havis edzinon.
Elektitaj planitaj konstruaĵoj
redakti- kastelo de Gyöngyös (1826)
- Preĝejo Emeriko de Hungario (Hajós) (trakonstruo)
- baneja hotelo en Esztergom (1842)
- tombeja kapelo Pest (1857)
- pluraj palacoj, domoj en Pest
-
Kastelo de Gyöngyös
-
Preĝejo Emeriko de Hungario (Hajós)
-
Baneja hotelo en Esztergom
-
Domo (1859)
-
Domo
-
Domo
-
Domo (1836)
-
Domo (1837)