Laŝio
Laŝio estas universitata urbego, distrikta ĉefurbo kaj romkatolika diocezo en meza Birmo en la subŝtato Ŝano. Ĝis 2010 ĝi estis ankaŭ ĉefurbo de la subŝtato.
Laŝio | |||
---|---|---|---|
urbo | |||
Administrado | |||
Lando | Birmo | ||
subŝtato | Ŝano | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 149 423 (2013) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 22° 56′ N, 97° 45′ O (mapo)22.93583333333397.749722222222Koordinatoj: 22° 56′ N, 97° 45′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 836 m [+] | ||
Horzono | UTC+06:30 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Lashio [+] | |||
Bazaj informoj redakti
- Supermara alteco: 836 m
- Loĝantaro: 149 423 (2013)
- Horzono: UTC+6:30
- Telefonkodo: + 95 8121 ĝis 8123
Geografio redakti
Laŝio situas en altebenaĵo en valo de rivero 200 kilometrojn nordoriente de Mandalajo.
Historio redakti
La brita kolonia periodo en tiu regiono komenciĝis en 1887 kaj la fervoja linio atingis Laŝion en 1903. Dum la 2-a mondmilito la japana okupo daŭris inter 1942-1945. En 2013 en la urbego budhanoj fajrodetruis islamajn hejmojn kaj butikojn.
Trafiko redakti
Laŝio estas fervoja finstacio el Mandalajo, sed estas komuna volo plilongigi la linion al Ĉinio. La urbego estas havas flughavenon.
Klimato redakti
Laŝio havas humidan subtropikan klimaton kun musonoj. La temperaturo estas varmega en la tuta jaro. La jarpluvo averaĝas 1378 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed inter majo-oktobro multe pluvas. La meza jara temperaturo varias inter 13-27 °C.
Altiroj redakti
Fontoj redakti