„ Firme mi opinias, ke estas vana la plua polemikado pri niaj participoj. Ĉio pridirebla estas jam pridirita,, kaj tial tiu problemo des pli fetoras ju pli oni ĝin movas, removas kaj dismovas.
Esperanto, kiel funkcianta lingvo, estas nun esplorinda nur per rigora analizo de faktoj. Ĉio subjektiva, persona, kaj precipe kontraŭ-persona nek solvas problemojn, nek instruas, nek helpas serenigi la mensojn; tial estas bedaŭrinde, ke en tiu-ĉi dua parto, Teo Jung ankoraŭ ripetadas la konatajn Logika, Mallogika, Racia kaj similajn, kiuj pruvas nenion. Pli bedaŭrinda estas la neamikeca atmosfero, kiu sentiĝas tra la tuta libro. Konsentite, pri la jam historia merito de Teo Jung; sed mi deklaras nedisputebla la meriton de Sroj Kalocsay kaj Waringhien, du el la plej kompetentaj kaj eminentaj esperantologoj. Kaj al neniu sincerulo povas plaĉi «La Plej Grava Ĉapitro» (pĝ 209) pri Ranoj kaj Ranestroj, instiganta al maldisciplino per subkompreneblai aludoj se ne tre sagacaj, ja tro sagecaj.
La multaj ekzemploj kompilitaj de la aŭtoro povas esti utilaj al ĉiu, kiu deziras esplori la Zamenhofan uzadon. Menciinda estas la aserto (pĝ 129) «ke 99,8 % el la Zamenhofaj konjugaciaj ekzemploj trovigantaj en liaj diversaj verkoj, estas tempaj aŭ tempe klarigeblaj, kaj ke la restaj 0,2 % estas plejparte permeseblaj (Temas pri 2843 ekz.)
Nu, se la t.n. AT-istoj trovas konformaj 999,5 ekzemplojn el mil; kaj la t.n.
IT-istoj 1000 el mil, kie kuŝus la problemo se oni imitus kiel eble plej multe la stilon de la majstro, laŭ la rekomendo de la Unua Universala Kongreso?
Per la kompilitaj ekzemploj Teo Jung celas pruvi, ke Zamenhof uzadis la participojn laŭ nur tempa maniero; ke eĉ ne du fojojn el mil li deviis; ke Prof. Waringhien eltiris el tiuj esceptoj (0,2 %) siajn regulojn. Sed Jung konfesas: «La trouzo de ITA estis konstatebla jam en la komenco de la ekzisto de Esperanto» (pĝ. 147). Kaj por reliefigi la «absurdecon» de tiu ITA-uzo li prezentas (pĝ 177) absurde paradoksajn frazojn, kies konsisto, sintakse malĝusta, dubigas min pri la sincereco de lia argumentado.
Laŭ mia kompreno, prezenca ago aŭ agoserio estas tiu, kiu ankoraŭ ne atingis sian finon aŭ rezulton: «Skribata letero», «Li dormas». Nun, leganto, tralegu la tutan Zamenhofan verkaron kaj vi konstatos, ke Zamenhof skribis-ATA en tiu senco kaj ja ne por diri ke la ago atingis sian finon aŭ rezulton ĉu en la sama momento, ĉu jam antaŭe, ĉar en tiu senco Zamenhof uzadis-ITA, se necese kun tempa indiko por signi la momenton de la farigo: antaŭe, jam, nun, poste, pli frue... kio pruvas ke Zamenhof ne donis tempan karakteron al partiemoj, nek deviis de la ĵus substrekita regulo eltirita el lia uzado: «En tiu nokto Beltŝacar estis mortigita» (Daniel 5:30) kio signifas, ke en tiu nokto oni mortigis lin kaj ne iun tagon antaŭe laŭ la regulo de Jung.
Pri la paradoksaj ekzemploj mi rimarkigas. ke ili aŭ ne havas tempindikojn do, nekomnletaj, aŭ konsistas el du propozicioj, kiujn disigas punktokomo, do malĝustaj. La rilaton inter ambaŭ rivelas la kunteksto aŭ nia imago. Ĉiu novas en sia gepatra lingvo aranĝi ridindajn frazojn, sed ne konsiderindajn se temas pri serioza studo. Ni analizu «la plei paradoksan» kai ankaŭ tiun de Prof. Waringhien: (nĝ 177,5). a) «Sur la strato kuŝis viro; liaj kruroj estis frakasitaj de bombo», b) «Sur la strato kuris viro; liaj kruroj estis frakasitaj de bombo». La unua komprenigas, ke li kuŝis ĉar li ne povis stari; la dua, ĉar kun frakasitaj kruroj oni ne povas kuri, ke la frakaso okazis dum kurado. Nun, ni ŝanĝu frakasitaj per frakasataj kaj ambaŭ frazoj restas same malklaraj.
Kie estus la paradokso, se oni skribus klare: a) «Sur la strato kuŝis viro, ĉar
liaj kruroj (aŭ kies kruroj) estis antaŭe frakasitaj de bombo», kaj b) «Sur la
strato kuris viro, kaj bombo frakasis liajn krurojn»? Se oni nepre volas paroli
pasive (kion ankaŭ Jung prave malkonsilas!) pĝ 226, ni havus: «Sur la strato kuris viro, kaj liaj kruroj estis frakasitaj de bombo». Jes, frakas... itaj de eksplod... inta bombo. Jung postulas frakasATAJ; ĉu do, de eksplodanta bombo? Tute certe, ĉar estus malsimetrie kun -inta. Tamen, se malfeliĉe, vi, Ter-ano iam devis aŭdi... Bum!!!, vi konstatis ke subite eĉ tio plej malglata jam glitis for! La prezenca ANTA, ne tie-ĉi; eksplodo ne havas por la homa menso prezencon surtere. Ankaŭ ne sur la Luno. La modela frazo de Prof. Waringhien tekstas: «Oni transportis lin en hospitalon, en kiu li estis operaciita» (pĝ 163). Eble, ĉar en hospitalo oni operacias nur enirintojn, Prof. W. pro stila koncizeco ne konsideris neces alskribi tempindikon, t.e. «...en kiu li POSTE estis operaciita». Kun -ITA ĉar la ago plenumiĝis. Interesa deklaro, tiu de Jung, pĝ 165: «La sama frazo, cetere estus ne tre bonstila ankaŭ kun operaci ATA». Kaj li proponas operaciOTA, kio por ni estas alia historio.
Resume, por Jung estis operaciita estas du unuigitaj vortoj —Kvazaŭ unu sola— kun signifo de pluskvamperfekto. Por Zamenhof ili estas du sendependaj, el kiuj la unua esprimas la tempon (pasintan, antaŭnunan), kaj la dua la fazon de la ago (plenumitecon, ĉu sammomentan, ĉu pli fruan).
Se Teo Jung volus tiel analizi, li trovus ke la Zamenhofa uzado ne estas devia, nek mallogika, sed laŭsistema kaj unueca. Kaj ni povus kune aplikadi nian tempon, ne por vane debata, sed por utile profita laboro. ” |