Malnova Havano

(Alidirektita el La Habana Vieja)

Malnova Havano hispane La Habana Vieja estas la plej antikva parto de Havano, ĉefurbo de Kubo. Ĝi havas areon de 5 km², kie ankoraŭ ekzistas restaĵoj de la muregoj kiuj dum du jarcentoj protektis la urbon kontraŭ la invadoj de korsaroj kaj piratoj. La malkonstruado de la murego komenciĝis en 1863 pro rapida kreskado de la urbo ekster la murego.

Malnova Havano
historia urboparto • municipo de Kubo • urba areo
Administrado
Poŝtkodo 10100
Demografio
Loĝantaro 95 383  () [+]
Loĝdenso 22 079 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 23° 8′ N, 82° 21′ U (mapo)23.135944444444-82.358333333333Koordinatoj: 23° 8′ N, 82° 21′ U (mapo) [+]
Alto 11 m [+]
Areo 4,32 km² ( 432 ha) [+]
Horzono orienta horzono de Nordameriko (UTC-5) [+]
Malnova Havano (Kubo)
Malnova Havano (Kubo)
DEC
Malnova Havano
Malnova Havano
Situo de Malnova Havano

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Havana Vieja [+]
vdr


Vidaĵo de la Katedralo.

Pro ĉiaspecaj invadoj en la urbo Havano, Malnova Havano estas la atestaĵo de miksaĵo de arkitekturo de diversaj invadepokoj: hispana krono, britoj, francoj kaj usonanoj. En la 20-a jarcento, kiam ĝi estis sub la regado de la registaro de Usono dum ĝia interveno, la malnovaj koloniaj konstruaĵoj estis detruitaj por la starigado de novaj konstruaĵoj el novklasika stilo. Dum la 1970-aj jaroj ekiĝas la rekuperado de la historiaj konstruaĵoj de Malnova Havano, akcelita de la kastrisma registaro, kiu lasis la konstruaĵojn sen riparado dum pli ol kvardek jaroj. De tiam oni entreprenas laboradon kaj esploradon por bonkvalita restaŭrado far la loĝantoj de Malnova Havano. Menciindas la senhalta prado kaj rekta laborado de la Oficejo de la Historiisto de la Urbo kaj ties Historiisto, Eŭsebio Leal.

En 1982, Malnova Havano estis deklarita kiel Monda heredaĵo de Unesko.

Nuntempe, Malnova Havano estas unu el la plej turismaj lokoj de la tuta ĉefurbo pro la rekonstruado de preĝejoj, fortikaĵoj kaj aliaj historiaj konstruaĵoj. Krome, Malnova Havano havas ĉiaspecajn restoraciojn, hotelojn, vendejojn (vestaĵojn, manartaĵojn, memoraĵojn), butikojn, librovendejojn, muzeojn k.t.p. La kultura kaj turisma vivo estas tre vigla kaj tie troviĝas pluraj foiroj pri diversaj temoj.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti