La Kreitaj Profitoj

Libro (traduko) de Benavente

La Kreitaj Profitoj [1](origine, hispane Los intereses creados). Ekprezentita en Madrido en la jaro 1907

La Kreitaj Profitoj
Aŭtoro Jacinto Benavente
Eldonjaro 1907
Urbo Madrid
Paĝoj 96
vdr

Pulĉinela komedieto de Jacinto Benavente, el la hispana trad. Vicente Inglada, 1932, 96 p.

Recenzoj

redakti
 
 Serio da trompaĵoj, perfidaĵoj, tre lerte aranĝitaj. 
— 1932, Georges Stroele, Esperanto, paĝo 165
 
 Duakta pulĉinela komedio moderna imito de l' italaj comedia del arte. Serio de trompaĵoj, tre lerte aranĝitaj de Krispino, frato de nia ruza Skapino. Tre bona traduko kiu fidele respegulas la kvalitojn de l' originalaĵo. 
— 1932(1965), Historio de Esperanto II, paĝo 773
 
 Kun ĝojo oni bonvenigas okazon ekkoni talentan hispanon aŭtoron. La ĝustecon de la traduko garantias la titolo Akademiano portata de la tradukinto; tamen oni povas kritiki lian uzon de la radikoj afeki', anim’, kaj kordon. Mi trovas la stilon iom peza, kaj la sencon ne ĉiam tre klara. Pli bona punktado plifaciligus komprenon de la notinda prologo, kiu priskribas la fantazian karakteron de la roluloj. Je dua tralego la komedio montriĝas pli admirinda —jen certa pruvo de merito. Ĝi enhavas multajn amuzajn situaciojn kaj trafajn spritaĵojn, kaj plene indas prezentadon dum iama Mondkongreso en Hispanujo. 
— Lobo. La Brita Esperantisto - Numero 328, AÅgusto (1932)

Referencoj

redakti
  1. tiele literumita en Enciklopedio de Esperanto kaj en Historio de Esperanto (Léon Courtinat), paĝo 773

Eksteraj ligiloj

redakti