La Vache

Filmo de Mohamed Hamidi (2016)

La Vache [laVAŜ] (La bovino) estas franca komedia filmo reĝisorita de Mohamed Hamidi, kaj publikigita en 2016.

La Vache
filmo
Originala titolo La Vache
Originala lingvo franca lingvo
Kina aperdato 14 jul. 2016, 2016
Ĝenro komedia filmo
Reĝisoro(j) Mohamed Hamidi
Produktisto(j) Jamel Debbouze • Nicolas Duval Adassovsky • Laurent Zeitoun • Yann Zenou
Scenaro Mohamed Hamidi • Alain-Michel Blanc • Fatsah Bouyahmed
Loko de rakonto Alĝerio
Muziko de Ibrahim Maalouf
Rolantoj Fatsah Bouyahmed • Lambert Wilson • Jamel Debbouze • Julia Piaton • Cyril Hanouna
Honorigoj Q111908082 • Audience Award of the Alpe d'Huez International Comedy Film Festival
IMDb
vdr

Intrigo

redakti
Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Fatah, malriĉa alĝera kamparano, kontentema kaj optimista, neniam foriris el sia loĝloko. Amanto de la franca kulturo kaj ĉefe la popola muziko de la 1980-aj jaroj, revas porti sian bovinon, Jacqueline, al la Internacia Agrikultura Salono de Parizo. Iam, surprize, li ricevas inviton por ĉeesti kaj konkurenci, premie al sia insisto. Sed li ne kapablas financi la vojaĝon kaj devas prunti monon el ĉiuj lokanoj, kiuj akceptas spite la dekomencajn malpretecojn.

Li lasas sian edzinon Naïma kaj siajn du filinojn kaj ŝipveturas al Marsejlo kun sia bovino. Antaŭ ekpiediri al Parizo, li vizitas sian bofraton, Hassan, kiu loĝas delonge en Marsejlo. Li malkovras, ke tiu lasta kaŝis la ekziston de sia geedzeco kun francino kaj de iliaj du filoj. Hassan petegas Fatah nenion malkaŝi kaj tuj foriri. Fatah ekveturas tra Francio, laŭ kio li renkontas tre variajn rolulojn: li hazarde eniras diboĉe en loka festo, poste estis gastigita ĉe ruinita grafo, Jacqueline estas blokita en rojo, kaj finfine li nevolonte engaĝiĝas en protesta manifestacio de kamparanoj, kio rezultas en lia maljusta aresto. Registrita de ĵurnalistino de la franca televido, la kuraĝa piediranto aperas en la amaskomunikiloj kaj en la sociaj retoj, kio rezultas en ĝenerala admirado eĉ sur lia loĝloko.

Je la momento de la konkurenco, li apenaŭ sukcesas alveni akurate, kion finfine li faras pere de la helpo de pluraj admirantoj, inter kiuj la grafo, kaj lia bovino venkas en la konkurso de la plej bela bovino de "tarentaise" bredraso. Tamen fotoj de la festo, en kiu li aperas ebria kaj kisante virinon, skandalas lian tradician loĝlokon.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Kelkaj geaktoroj kaj roluloj

redakti
  • Fatsah Bouyahmed : Fatah Ballabes, la alĝera kamparano
  • Lambert Wilson : Philippe, la ruinigita grafo
  • Jamel Debbouze : Hassan, la bofrato de Fatah
  • Julia Piaton : la televida ĵurnalistino

Eksteraj ligiloj

redakti