Das Urteil (novelo)

(Alidirektita el La Verdikto)

La verdikto (germane: Das Urteil) estas novelo verkita de Franz Kafka en 1912 kaj publikigita la sekvan jaron. La rakonto temas pri patro-filo rilato.

Das Urteil
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Franz Kafka
Lingvoj
Lingvo germana lingvo
Eldonado
Eldondato 1913
Ĝenro novelo
vdr

Kafka verkis la rakonton kiam li estis 29-jaraĝa, diplomiĝante ĉe jurstudo en Prago. Li verkis la rakonton unufoje, la 22-an de septembro 1912, asertante ke ĝi estis la plej bona laboro kiun li iam verkis. La rakonto estis dediĉita al Felicie Bauer, kiu poste estis la fianĉino de Kafka.

Intrigo redakti

La rakonto malfermiĝas kun Georg Bendemann, juna komercisto sidanta en sia ĉambro skribanta leteron al amiko kiu foriris al Rusio por komenci komercon tie, sed malsukcesis. Georg rakontas al li, ke li estas baldaŭ geedziĝonta kun juna virino nomita Frieda Brandenfeld. Li ĉesas skribi kaj kontrolas sian patron; la patro komencas demandi lin pri la ekzisto de sia amiko en Rusio; Georg provas ŝanĝi la temon de la konversacio, sed malsukcesas. Lia patro akuzas lin je mensogado al li pri la komerco, dirante, ke la morto de la patrino de Georg vundis lin pli ol Georg.

Georg insistas, ke lia patro ripozu iomete en sia lito ĉar li opinias, ke li estas malsana, sed lia patro asertas, ke Georg volas mortigi lin. Preter tio, lia patro asertas, ke li konas sian amikon kaj ke li forlasis lin la tutan tempon de kiam li moviĝis al Rusio. Lia patro ignoras la traktadon de Georg de li kaj diras ke li povas prizorgi sin mem. Fine lia patro diras al li, ke li estas egoisma kaj kondamnas lin al morto per dronado. Georg eskapas de la domo kaj kuras direkte al ponto super rivero, skuas sin direkte al la akvo, kaj mortas per dronado.

Eksteraj ligiloj redakti