La forja de un rebelde

Romano de Arturo Barea

La forja de un rebelde (La forĝado de ribelulo) estas romano iom membiografia de la hispana verkisto Arturo Barea, publikigita en la ekzilo de respublikanoj inter 1940 kaj 1945 en Anglio. Ĝin komponas trilogio dividita de la aŭtoro en tri volumoj, kiuj estis publikigitaj respektive en 1941, 1943 kaj 1946, nome la jenaj:

La forja de un rebelde
libroserio
Aŭtoroj
Aŭtoro Arturo Barea
Lingvoj
Eldonado
Ĝenro romano
vdr

La forja (La forĝado, 1941)

redakti

En La forja (kies redaktadon la verkisto finigis en Francio en 1939), disvolviĝas la historio de formado kiel persono ĉe la aŭtoro, ĉar la rakonto startas el malriĉa infanaĝo en Madrido, trairas lian studadon en religia lernejo de la kvartalo Lavapiés komence de la 20-a jarcento, en la epoko en kiu lia patrino estis lavistino de militista vestaĵaro en la rivero Manzanares. La romano montras la personan maturiĝon de la protagonisto laŭlonge de variaj laboroj, metilernanto en kelkaj vendejoj, nepagitaj mesaĝisto en banko, patentoficejo kaj aliaj laboroj. Oni montras ankaŭ la evidentajn klasdiferencojn en la socio madrida.

La ruta (La vojo, 1943)

redakti

En La ruta oni rakontas la suferojn de la aŭtoro en la Rif-milito dum la epoko de hispana Maroko, kaj epizodojn pri militistoj kiel Francisco Franco kaj Millán Astray. Oni rakontas ankaŭ masakrojn suferitajn ambaŭflanke, pro la nekompetenteco kaj la korupto la hispanaj militestroj en la konflikto, kaj oni priskribas la efikojn okazigitajn pro la katastrofa malvenko ĉe la Batalo de Annual sur la animstato de la aŭtoro.[1] Tiu epoko de la maroka milito ludas gravajn rolojn ankaŭ en verkoj de aliaj verkistoj de la sama generacio, kiuj mem suferis persone la teruron de la milito, kiel Ramón J. Sender, José Díaz Fernández kaj aliaj.

La llama (La flamo, 1946)

redakti

En la lasta parto, Barea rakontas sian vivon dum la Hispana Enlanda Milito ĉefe laŭlonge de la nomita batalo de Madrido. Li estis respondeculo de la servo de cenzuro de la eksterlanda gazetaro, kiu kontrolis la komunikojn de la ĵurnalistoj el la konstruaĵo Telefónica de Gran Vía. Tie li vivis la sieĝon al Madrido kaj la bombardadon kontraŭ la alta konstruaĵo kiu estos ofta celo de la frankista armeo.[2] Antaŭ la malvenko li ekziliĝis al Anglio en 1938.

Stilo kaj versioj

redakti

En tiu verko estas videblaj, krom la persona rakontaro komuna al la alia samgeneracianoj, du subĝenroj, nome la jenaj:[3] la primilita rakontarto kaj politiko je la puĉoj de Miguel Primo de Rivera kaj la insurekciaj militestroj de 1936, plus la sekvaj atakoj kaj negocado.

La kinreĝisoro Mario Camus adaptis la romanon al televida serio sesĉapitra, samtitolita kaj produktorita de TVE en 1990.[4]

Referencoj

redakti
  1. William Chislet, Recuperando a Arturo Barea El País, 22a de decembro 2012
  2. García Algarra, Javier (2012). "De Gran Vía al Distrito C. El patrimonio arquitectónico de Telefónica". Doktoriga disertacio, Dpto. Historia del Arte, UNED, 2012, pp. 388-390.
  3. José Ignacio Gracia, Vuelta de Arturo Barea (el Retarkivo 20141213014754) "Revista de Libros", decembro 2014
  4. Ĉe RTVE A la Carta