José Díaz Fernández

hispana verkisto kaj ĵurnalisto

José DÍAZ Fernández (Aldea del Obispo, Provinco Salamanko, 1898 - Tuluzo, 18a de februaro 1941) estis hispana verkisto kiu dediĉis sin ankaŭ al ĵurnalismo kaj partoprenis aktive en politiko, kontraŭ la diktaturo de Miguel Primo de Rivera kaj favore de la Respubliko. Post la fino de la Hispana Enlanda Milito li ekziliĝis en Francio.

José Díaz Fernández
Persona informo
José Díaz Fernández
Naskiĝo 1-an de januaro 1898 (1898-01-01)
en Aldea del Obispo
Morto 18-an de februaro 1941 (1941-02-18) (43-jaraĝa)
en Tuluzo
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Profesio
Okupo ĵurnalistopolitikistoverkisto vd
Aktiva en Madrido vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Li naskiĝis en vilaĝo de provinco Salamanko nome Aldea del Obispo, kie lia patro estis policano, sed li pasigis plimulton de infanaĝon en Castropol (Asturio), ĉe patrinflanka familio. Poste en Oviedo li studis juron kaj fondis — kun la verkistino Mª Luisa Castellanos — la revuon Alma Astur[1] kaj ekkunlaboris en la ĵurnalo El Noroeste de Gijón.

Li devis militservi ekde 1921, kaj estis sendita al Maroko kadre de la Rif-milito, kie li restis ĝis 1922. La spertoj pri tiu kolonia katastrofa milito rezultis en sia novelaro El blocao.

Ĵurnalismo redakti

Revevinte en Gijón, en januaro li estis inicita en framasonismo, kun simbola nomo «Wagner».[2]​ En Gijón li iĝis ĵurnalisto por la madrida ĵurnalo El Sol kaj en 1925 li translokoiĝis al Madrido por aliĝi al la redakcio, dum samtempe enkondukiĝis en la etoso de Revista de Occidente kaj ekkunlaboris en la revuo Post-guerra dum ĝia mallongdaŭro (1927-1928).

Li kunlaboris kun la Grupo de Acción Republicana en la fina periodo de la diktaturo primorivera, pasigis tri monatojn en la karcero Modelo de Madrido kaj estis samtempe ellandigita al Lisbono (1929). Reveninta en Madridon, li fondis kaj direktoris kun Antonio Espina kaj Adolfo Salazar (kiun poste anstataŭos Joaquín Arderíus) la maldekstran revuon Nueva España, aperintan la 30an de januaro 1930, tuj post la falo de la diktaturo de Primo de Rivera, ĝis ĝia malapero en 1931.[3]

Kiam José Ortega y Gasset kaj Nicolás María de Urgoiti estis apartigitaj — tuj antaŭ la proklamo de la Respubliko — de la ideologia kontrolo de El Sol, Díaz Fernández abandonis la ĵurnalon kaj ekkunlaboris en la ĵus fonditaj Crisol kaj Luz.

Politiko redakti

En la balotoj al Konstitucifara Parlamento de 1931 li estis elektita deputito por Oviedo kaj la Partio Respublikan Radikal-Socialista. Samjare li iĝis politika sekretario de la ministro pri edukado, nome Francisco Barnés Salinas. Li estis kunfondinto la 11an de februaro 1933 de la Asocio de Amikoj de Sovetunio.

Post la balotado de novembro 1933, en kiu venkis la dekstruloj, li revenis al ĵurnalismo en El Liberal. En la balotado de februaro 1936, en kiu venkis denove la maldekstroj, li estis denove elektita deputito, tiam por Murcio kaj la partio Izquierda Republicana (IR), nome la partio de Manuel Azaña.

Je la starto de la milito li estis nomumita gazetarestro en Barcelono. Je la konkero de tiu urbo fare de la frankista tendaro li pasis al Francio, kun edzino kaj filino. Li estis provizore malliberigita en koncentrejo, de kie li povis iri al Tuluzo, cele al forveturo al Kubo, sed li mortis la 18an de februaro 1941. Laŭ atesto de lia filino: «La amikoj devis kolekti monon por la enterigo. Sur ĉerko estis bendo kun la respublikaj kolorojn, kiun mia patrino kudris dum la nokto».[4]

Verkoj redakti

  • Lia unua verko, nome El blocao (1928), eniras malferme en socia realismo, kaj rakontas en sep epizodoj la katastrofajn situaciojn de la Rif-milito; kvankam ili ŝajnas nerilataj, la tuto klare estas portreto de tiu milito. La titolo El blocao aludas al la avangarda kabano en kiu roto devas suferi la atakojn de la marokaj sendependismaj ribeluloj. Tiu koncepto aperas ankaŭ en aliaj verkoj de samgeneracianoj, kiuj same suferis kaj verkis.
  • Socia kaj politika enhavo tra simila mikso de avangardaj kaj realismjaj teknikoj aperis en la romano La Venus mecánica (1929), panoramo de la Madrido de la diktaturo de Primo de Rivera.
  • Díaz Fernández verkis ankaŭ la novelojn «La largueza», en la kolektiva verko Las siete virtudes (1931), kaj «Cruce de caminos» (1931). En 1923 li publikigis la novelon El ídolo roto en la kolekto «La novela asturiana».
  • En la eseo El nuevo romanticismo (1930), subtitolita «Polémica de arte, política y literatura», li defendis la neceson de «rehumanización» (rehumanigo) de arto, post la proklamita dehumanigo registrita de José Ortega y Gasset alude al la avangarda aspekto de la poste nomita Generacio de la 27-a.
  • Kunlabore kun Joaquín Arderíus li verkis Vida de Fermín Galán (1931). Kaj per la pseŭdonimo “José Canel” li publikigis en 1935 la libron Octubre rojo en Asturias, «kurioza mikso de raportaĵo, kritika cerbumado kaj imagopova rekreo»[5] pri la asturia revolucio de 1934.

Referencoj redakti

  1. José Manuel Bolado García, «José Díaz Fernández: años de formación», en José Antonio Ferrer Benimeli (kunord.), La Masonería Española en el 2000. Una revisión histórica, Gobierno de Aragón, vol I, p. 346.
  2. José Manuel Bolado García, op. cit., pp. 357-358.
  3. Manuel Tuñón de Lara: «La revista Nueva España: una propuesta de intelectuales de izquierda en vísperas de la República», en J. L. García Delgado (eld.), La crisis de la Restauración. España entre la primera guerra mundial y la II República, Madrido, Siglo XXI, 1986, pp. 403-413.
  4. José Manuel López de Abiada, José Díaz Fernández: narrador, crítico, periodista y político, Casagrande, Bellinzona, 1980 (doktoriga disertacio, Universitato de Berno), pp. 16-17.
  5. Nigel Dennis, «Tras las huellas de José Díaz Fernández», enkonduko al Prosas, Madrid, Fundación Santander Central Hispano, 2006, p. XV.

Bibliografio redakti

  • José Manuel López de Abiada, José Díaz Fernández: narrador, crítico, periodista y político, Casagrande, Bellinzona, 1980 (doktoriga disertacio, Universitato de Berno).
  • José Manuel López de Abiada, «José Díaz Fernández: la superación del vanguardismo», Los Cuadernos del Norte, num. 11 (januaro-februaro 1982), pp. 56-65.
  • Laurent Boetsch, José Díaz Fernández y la otra generación del 27, Madrid, Pliegos, 1985.
  • José Esteban, «Prólogo» al El blocao, Madrid, Viamonte, 1998.
  • José Esteban kaj Gonzalo Santonja (eld.), Los novelistas sociales españoles (1928-1936): antología, , Barcelona: Anthropos, 1988.
  • José Manuel Bolado García, «José Díaz Fernández: años de formación», en José Antonio Ferrer Benimeli (kunord.), La Masonería Española en el 2000. Una revisión histórica, Zaragoza, Gobierno de Aragón, 2001, vol I, pp. 345-362.
  • Nigel Dennis, «Tras las huellas de José Díaz Fernández», enkonduko al José Díaz Fernández, Prosas, Madrid, Fundación Santander Central Hispano (Colección Obra Fundamental), 2006 , pp. IX-XXX.

Eksteraj ligiloj redakti


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo José Díaz Fernández en la hispana Vikipedio.