Joaquín Arderíus

hispana verkisto

Joaquín ARDERÍUS y Sánchez-Fortún (Lorca, 5a de majo 1885 – Meksikurbo, 20a de januaro 1969)[1][2] estis hispana verkisto.

Joaquín Arderíus
Persona informo
Naskonomo Joaquín Arderíus Sánchez-Fortún
Naskiĝo 5-an de majo 1885 (1885-05-05)
en Lorko
Morto 20-an de januaro 1969 (1969-01-20) (83-jaraĝa)
en Meksiko
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Alma mater Universitato de Lieĝo vd
Partio Maldekstro Respublikista • Komunista Partio de Hispanio vd
Profesio
Okupo ĵurnalistoverkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

El mezriĉa familio, studis en religia lernejo de Madrido, kaj poste veturis al Lieĝo (Belgio) por studi inĝenieradon, sed li abandonis ĝin por dediĉi sin tute al politiko kaj literaturo. Li partoprenis aktive en revoluciak movadoj dum la diktaturo de la generalo Miguel Primo de Rivera, estis malliberigita kelkajn fojojn tiam inter 1923 kaj 1929. En prizono li amikiĝis kun politikisto Marcelino Domingo kaj konis Ramón María del Valle-Inclán. Kiel maldekstrulo, li kreis en 1927 la eldonejon Oriente kun José Díaz Fernández, José Antonio Balbontín, Díaz Caneja, Justino de Azcárate kaj Giménez Siles, inter aliaj, kaj direktoris kun Antonio Espina kaj José Díaz Fernández la revuon Nueva España (1930-31). Li ankaŭ kunfondis, la 11an de februaro 1933, la Asocion de Amikoj de Sovetunio kiam la dekstruloj tute kondamnis la atingojn kaj problemojn de socialismo en Rusio. En 1930 li partoprenis en la insurekcio respublikana de Fermín Galán kaj Ángel García Hernández, kaj aliĝinta al la Partio Radikal-socialista kontribuis al la proklamo de la Respubliko. Poste li eĉ plue radikaliĝis kaj en 1929 aliĝis al la Hispana Komunista Partio, en kiu aktivis ĝis 1932 aŭ 1933, kiam li aliĝis al Izquierda Republicana (Respublika Maldekstro).

Dum la Hispana Enlanda Milito, li estis prezidanto de la helporganizaĵo Internacia Ruĝa Helpo. En 1939 li ekziliĝis, unue al Francio ĝis la armeoj de Nazia Germanio konkeris Parizon, kaj poste al Meksiko, kie li estis gazetar-ataŝeo de la ambasado de la respublika registaro kaj poste en malalta posteno de la Ministerio de Educación Nacional. En tiu etapo li ĉesis verki literaturon kaj verkis nur biografion de Johano de Aŭstrio por diskoniga eldonejo kaj kelkajn kunlaboraĵojn en gazetaro. Li mortis en Meksikurbo en 1969.[3]

Verkoj redakti

  • Mis mendigos (1915)
  • Así me fecundó Zaratustra (1923)
  • Yo y tres mujeres (1924)
  • El ojo de brasa (1925)
  • La duquesa de Nit (1926)
  • La espuela (1927)
  • El baño de la muerta (1928)
  • Los príncipes iguales (1928)
  • Los amadores de Manqueses (1929)
  • Justo el Evangélico (1929)
  • El comedor de la pensión Venecia (1930)
  • Lumpenproletariado (1931)
  • Campesinos (1931)
  • Vida de Fermín Galán (1931), kunlabore kun Díaz Fernández
  • Crimen (1934)

Referencoj redakti

  1. Fernández Rubio, Juan Antonio (2017). Tomás y Joaquín Arderíus: vida y narrativa. Asociación Amigos de la Cultura. pp. 15-16, 44. ISBN 978-84-617-8622-3
  2. Real Academia de la Historia. «Joaquín Arderíus y Sánchez-Fortún». Konsultita la 30an de decembro 2023.
  3. Joaquín Arderíus por Francisco Arias Solís

Bibliografio redakti

  • V. Fuentes, «De la novela expresionista a la revolucionaria proletaria: en tomo a la narrativa de J. Arderius», en Papeles de Son Armadans, CL.XXIX (februaro 1971), pp. 197-215.
  • M. F. Vilches de Frutos, «El subjetivismo como constante vital: la trayectoria literaria de J. Arderius», en Dicenda. Cuadernos de Filología Hispánica, III (1984), pp. 141-161.

Eksteraj ligiloj redakti


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Joaquín Arderíus en la hispana Vikipedio.