Albertine disparue

6-a parto de Reserĉe al la perdita tempo far Marcelo Proust
(Alidirektita el La fuĝintino)

Albertine disparue, origine titolita La Fugitive (La fuĝintino), estas la sesa ero de À la recherche du temps perdu de Marcel Proust, aperinta en 1925 jam post la morto de la verkisto.

Albertine disparue
Albertine disparue
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Marcel Proust
Lingvoj
Lingvo franca lingvo
Eldonado
Eldondato 1925
Ĝenro romano
vdr

La amplekso de la epizodoj centritaj sur la rolulo Albertine, kiu devis dekomence esti parto de Sodome et Gomorrhe, devigis Proust eltranĉi la tuton en du volumoj kies titoloj devis estis: La Prisonnière kaj La Fugitive. La publikigo de tradukaĵo fare de Rabindranath Tagore kun la titolo La Fugitive devigis Proust ŝanĝi siajn planojn. Li planis dekomence publikigi la du volumojn, nedisigeblaj laŭ la rakonta plano, kun la titolo Sodome et Gomorrhe III, aŭ Sodome et Gomorrhe III et IV. Nur en malfruaj daktilogramoj dumlonge konsiderataj postmortaj aperas la titolo Albertine disparue.[1]

La rakontanto provas retrovi Albertine-on, sed li ekscias ke ŝi mortis pro rajd-akcidento. Li alterne suferas kaj trankviliĝas. Li enketas ĉe la komuna amikino kaj certiĝas, ke Albertine vere havis samseksajn amrilatojn. Ĉe la dukino Germantes li retrovas sian unuan amatinon Gilberte Swann. Ŝia patro mortis kaj ŝia patrino reedziniĝis al la grafo de Forcheville, pro kio ŝi nun estas akceptata en la monduma medio, kiel deziris ŝia patro. La rakontanto vojaĝas al Venecio kun sia patrino. Reveninte li ekscias ke Gilberte edziniĝis al lia amiko Robert de Saint-Loup. Li vizitas la novgeedzojn en ilia kampara domo. Gilberte kredas, ke Robert al ŝi malfidelas. Tio veras, sed ŝi ne scias, ke li estas samseksema, kiel lia onklo la barono de Charlus, kaj do malfidelas kun viroj.

Notoj redakti

  1. Anne Chevalier, Préface à Albertine disparue, Gallimard, Paris, 1992, p. XIII.