La konferenco de la bestoj

infanlibro de Erich Kästner

La konferenco de la bestoj (germane Die Konferenz der Tiere) estas infanlibro de la Erich Kästner, kiu estis verkita en 1949 kaj ilustrita fare de Walter Trier.

Die Konferenz der Tiere
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Erich Kästner
Lingvoj
Lingvo germana lingvo
Eldonado
Eldondato 1949
vdr

Ĝi estas la unua romano de Kästner post la Dua Mondmilito kaj temas pri la reprezentantoj de ĉiuj bestospecioj sur la tero, kiuj kunvokas internacian konferencon por atingi mondan pacon pro la politika fiasko de homoj.

La romano priskribas kiel la bestoj, elĉerpitaj de homaj militoj, kunvokas asembleon, kiu alportos pacon kaj fratecon inter la nacioj, sub la devizo: "Por la infanoj". La romano priskribas la organizon kaj organizadon de la besta asembleo, kiu okazas samtempe kun la "porpaca" asembleo de la homoj, kies tuta celo estas intrigo kaj militoj.

La romano estis verkita proksimume kvar jarojn post la fino la Dua Mondmilito, kaj reflektas la sentojn de Kästner pri tiu sperto. La plenkreskuloj estas priskribitaj en la romano kiel la fonto de malbono kaj malsaĝeco en la mondo, kaj la infanoj estas iliaj viktimoj, kaj nur la bestoj, kiuj estas priskribitaj kiel plenkreskuloj devus estinti, povas savi ilin. Malgraŭ la ŝarĝita temo, la romano estas plena de amuzaj rakontoj kaj apogaj roluloj. La maniero kiel la bestoj konvinkas la plenkreskulojn ĉesi batali estas per serio de petoloj.