Malfermi la ĉefan menuon

La sebokandelo

"La sebokandelo" (dane Tællelyset) estas 700-vorta literatura fabelo verkita de la dana verkisto Hans Christian Andersen (1805–1875).

Ĝi estis verkita en la 1820-aj jaroj, kio faras ĝin unu el liaj plej fruaj verkoj kaj lia unua konata verko en la fabela ĝenro, sed ties ekzisto estis ŝajne nekonata al fakuloj aŭ al la publiko dum preskaŭ du jarcentoj. Kopio de la manuskripto estis malkovrita en skatolo de la Naciaj Arkivoj de Funen en Oktobro 2012.[1]

La rakonto, verkita en la 1820-aj jaroj, temas pri kandelo, filino de ŝafo kaj krisolo, kiu ne sentas sin aprezata. Ĝi renkontiĝas kun tindrujo kiu ardigas flamon al la kandelo, kaj ĝi finfine trovas sian ĝustan lokon en la vivo kaj disvastigas ĝojon kaj feliĉon por si mem kaj por siaj apuduloj.

Ĝi estis verkita dum Andersen estis ankoraŭ en lernejo kaj dediĉis lin al bonfaranto, en posedo de kies familio ĝi restis ĝis ĝi venis inter aliaj paperoj de la familio al valizo en loka arkivo.[2]

ReferencojRedakti

  1. Tallow Candle: Hans Christian Andersen's 'first work'. BBC (13a de Decembro 2012). Alirita 13a de Decembro 2012.
  2. Local historian finds Hans Christian Andersen's first fairy tale. Politiken.dk. [1] Alirita la 22an de Februaro 2017.

Eksteraj ligilojRedakti