La virgen de la lujuria

meksika drama filmo de 2006

La virgen de la lujuria (Volupta virgulino) estas meksika drama filmo premierita en 2006 kaj reĝisorita de Arturo Ripstein.

La virgen de la lujuria
filmo
Originala titolo La virgen de la lujuria
Originala lingvo hispana lingvo
Kina aperdato 2006
Ĝenro filma dramo
Reĝisoro(j) Arturo Ripstein
Rolantoj Luis Felipe Tovar • Ariadna Gil • Patricia Reyes Spíndola • Juan Diego • Alberto Estrella • Daniel Giménez Cacho
IMDb
vdr

Intrigo redakti

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

La historio okazas en Veracruz, Meksiko, en la 1940-aj jaroj. Ignacio Jurado, El Mikado, estas kelnero de la Kafejo Ofelia kun soleca kutimaro kiu nur laboras por vivteni sin kaj aprezas sian kolekton de pornografiaj fotoj kiujn li heredis de iama kliento. Iam li trafas kun Lola, hispana prostitutino, opimaniula kaj ebriema, kun psikologiaj karakteroj kiuj komplementas tiujn de la timida kaj submetitema Ignacio. Iom post iom Ignacio perdas sian kapon Lola, kiu malbone traktas lin kaj primokas lin ke ŝia koro apartenas al maskoluktisto Gardenia Wilson kun kiu ŝi iam amoris, sed kiu siavice malaprezas ŝin. Ignacio klopodos por akiri la amon de Lola sur la bazo de memoferoj kaj senkonsciajn agadojn, nutritaj per sia imagopovo kaj per la komentoj el la hispanaj rifuĝintoj gastigitaj en la kafejo.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj redakti

  • Luis Felipe Tovar kiel Ignacio Jurado.
  • Ariadna Gil kiel Lola.
  • Alberto Estrella kiel Gardenia Wilson.
  • Julián Pastor kiel Don Lázaro.

Eksteraj ligiloj redakti



  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo La virgen de la lujuria en la hispana Vikipedio.